Fulókércs [fulOkErĉ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Encs.
Fulókércs situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Encs troviĝas je 12, Miskolc je 50, Budapeŝto je 221 km-oj.
La unua mencio devenis el 1222 en formo "Qecy". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Fulókércs 464 homoj, (ĉiuj hungaroj). Vilaĝservoj estas futbalejo, migra poŝto.