Fábiánháza estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en subregiono de Mátészalka. La loknomo signifas: domo de Fabiano.
Fábiánháza situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Nagyecsed troviĝas 5, Mátészalka 15, Nyírbátor 21, Fehérgyarmat 23, Csenger 29, Nyíregyháza 70 km-ojn. Komunumo Előtelek (=nova parcelo) apartenas al la municipo.
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1341. En 1702 rutenoj alvenis. En 1862 incendio okazis. Post la 1-a mondmilito en Előtelek oni disdonis parcelojn. Vilaĝservoj estas aŭtonomio de ciganoj, infanĝardeno, lernejo, kuracejo, apoteko, poŝto.