Gábor Csapó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de septembro 1950 en Budapeŝto |
Morto | 27-an de novembro 2022 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (1973–1977) Scienca Universitato de Szeged (1972–1973) |
Okupo | |
Okupo | akvopilkisto juristo sporta trejnisto |
Gábor Csapó [ĉapO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csapó Gábor estis hungara akvopilkisto, trejnisto, juristo.
Gábor Csapó[1] naskiĝis la 20-an de septembro 1950 en Budapeŝto, li mortis la 27-an de novembro 2022.
Gábor Csapó komencis ludi akvonpilkon en la aĝo de naŭ jaroj en sia naskiĝurbo. Li apartenis komence al sportkluboj en Budapeŝto, poste en Szeged, eĉ en Palermo. En 1976 li estis olimpika ĉampiono. Inter 1976-1992 li estis 272 foje membro de de la hungara elektita teamo. Li estis akvopilkisto ĝis 1993, poste li estis trejnisto en Palermo kaj Budapeŝto. Li komencis studi juron en Scienca Universitato Attila József, poste en Scienca Universitato Loránd Eötvös, kie li akiris diplomon en 1977. En 1993 li malfermis akvopilkistan lernejon en Budapeŝto kune kun Tamás Faragó. Li akiris juran postenon en 1994. Unufoje li estis aktoro (eĉ ĉefrolanto) en filmo en 1979. Li havas edzinon de 2005, kiu naskis filinon.