Granville Stanley HALL (1a de februaro 1846 – 24a de aprilo 1924)[1] estis pionira usonapsikologo kaj instruisto. Liaj interesoj fokusiĝis al disvolviĝo de infanoj kaj evolua teorio. Hall estis la unua prezidanto de la Usona Asocio pri Psikologio kaj la unua prezidanto de la Universitato Clark en Worcester (Masaĉuseco). Sondesploro de la Review of General Psychology, publikigita en 2002, rangigis Hall kiel la 72a plej citita psikologo de la 20a jarcento, lige al Lewis Terman.[2]
↑ Haggbloom, Steven J.; Powell, John L., III; Warnick, Jason E.; Jones, Vinessa K.; Yarbrough, Gary L.; Russell, Tenea M.; Borecky, Chris M.; McGahhey, Reagan; et al. (2002). "The 100 most eminent psychologists of the 20th century". Review of General Psychology. 6 (2): 139–152. doi:10.1037/1089-2680.6.2.139. Alirita la 5an de februaro 2020.