Gabriel NARUTOWICZ [GABrjel naruTOviĉ] (naskiĝis la 17-an de marto 1865 en Telsiai (Litovio); mortis la 16-an de decembro 1922 en Varsovio) estis la unua elektita prezidanto de la Dua Pola Respubliko.
Narutowicz plenumis plurajn jarojn en svisa ekzilo, kie li akiris reputacion kiel profesoro kaj inĝeniero pri konstruo de akvobaraĵoj. Post la novestablo de sendependeco de Pollando, li estis ministro pri publika laboro (1920-1921) kaj ministro pri defendaj aferoj (1922). Je propono de Piłsudski - kun voĉdonoj de maldekstruloj kaj kamparana partio - li estis elektita al unua laŭkonstitucia prezidento, la 9-an de decembro 1922. Lia antaŭulo Józef Piłsudski havis la titolon de ŝtatestro. Narutowicz estis celtabulo de nacia kurĉaso (..li estas Prezidanto elektita de judoj) kaj murdis lin kelkajn tagojn post la elekto en varsovia artgalerio Zachęta artpentristo Eligiusz Niewiadomski.
Prezidantoj de Pollando |
---|
Dua Pola Respubliko (1918-1939) |
| |
---|
Prezidantoj en ekzilo (1939-1990) |
|
---|
Pola Respubliko (Popola Pollando) (1947-1952) |
|
---|
Pola Popola Respubliko (ĝis 1989) |
|
---|
Tria Pola Respubliko (de 1989) |
|
---|
|