Per la termino Galera ĉapelo oni intencas, en la Katolika Eklezio, grandan prelatan ĉapelon (nekonfuzendan, tamen ,kun la ĉapelo saturno).[1] Ekzistas du formoj de galera ĉapelo: unu versio, provizita per ŝnuro funkcianta kiel gorĝobendo kaj per certa nombro de kvastoj kiuj malsupreniras flanken, surmetebla de episkopoj, ĉefepiskopoj, patriarkoj kaj kardinaloj (ĉiu kategorio montras apartan strukturon); kaj unu versio ekskluzive kardinala, nesurmetebla, dotita per tre larĝa randaĵo, kiel akcesoraĵo, sendependa kaj deigita de grupo de kvastoj.
Dekomence la galera ĉapelo estis surmetita nur de papa legato. La uzo de la galera ĉapelo estis pliposte etendita al la kardinaloj iniciate de papo Inocento la 4-a en 1245 dum la Unua Koncilio de Liono. Iom post iom la galera ĉapelo fariĝis proporcie pli ampleksa, aparte rilate la randon dum la kaloto ĉiam pli malprofundiĝis. Ĝi ankaŭ akiris formajn distingojn laŭ la prelata dignogrado.[2]
La galera ĉapelo estis aboliciita en 1969 per la instrukcio “'Ut sive sollicite de papo Paŭlo la 6-a.
Ĝis la epoko de papo Johano la 23-a, la kardinaloj ricevis la galeran ĉapelon de la manoj de la papo mem la tagon de publika surmeto[3]. Hodiaŭ sur la kapo de la ĵus proklamita kardinalo estas surmetitaj nur la Vertoĉapo kaj la bireto]n.
Se hodiaŭ la galera ĉapelo estas malmulte uzata kiel ĉapelo por kapo, ĝi estas uzata en la eklezia heraldiko en la ŝildoj de prelatoj, kie svarmas nombraj distingoj.