![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Vekaralo (Gallirallus australis)
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Galinoralo aŭ Gallirallus estas genro de birdoj de la familio Raledoj. Ili vivas en la regiono Aŭstralazio-Pacifiko. La genro estas karakterizita per kapablo koloniigi relative malgrandajn kaj izolajn insulojn kaj poste evolui al neflugaj formoj, multaj el kiuj iĝis formortintaj sekve de la homsetlado en Polinezio.
Sekve al ĵusaj taksonomiaj revizioj, restas nur unu konata vivanta specio en tiu genro kun kelkaj formortinta specio de dubinda klasigo, dum aliaj specioj estis ŝanĝitaj al Hypotaenidia, Cabalus, Lewinia, aŭ Aptenorallus.[1]
Plimulto de tiuj raloj, kiel la bone konata weka de Novzelando, estas neflugkapablaj aŭ preskaŭe. Multaj el la rezultantaj neflugaj insulaj endemioj iĝis formortintaj post la alveno de homoj, kiuj ĉasis tiujn birdojn kiel manĝaĵo, alveno de enmetitaj predantoj kiel ratoj, hundoj aŭ porkoj, kaj damaĝo al lokaj ekosistemoj. Popola polinezia nomo de tiuj raloj, ĉefe parencoj de G. philippensis, estas veka/weka (kio en aliaj lingvoj estas ĝenerale limigita al la Gallirallus australis).
Aliflanke, specioj de la genro Gallirallus estas (kun la escepto de la weka) notinde retiremaj kaj timidaj birdoj kun ofte olivecbruna koloraro.
En la interreta listo subtenita de Frank Gill, Pamela Rasmussen kaj David Donsker je la konto de la Internacia Ornitologia Komitato (IOC), la genro enhavas nur unu vivantan specion:[1]
Bildo | Scienca nomo | Ordinara nomo | Distribuado |
---|---|---|---|
![]() |
Weka | Gallirallus australis | Novzelando |
Tiuj specioj estis metitaj de BirdLife International kaj IUCN en apartan genron Hypotaenidia, sed estas ankoraŭ konsiderataj parto de Gallirallus fare de The Clements Checklist of Birds of the World / eBird:
La Kalajana ralo (iam Gallirallus calayanensis) estis metita en la genron Aptenorallus en 2021.[2]
|