Gamma_Cephei b | |
---|---|
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo • stelo | |
Artista bildo de la planedo kaj stelo B | |
Gepatra stelo | |
Stelo | Gamma Cephei A |
Spektroklaso | K1IVe |
Konstelacio | Cefeo |
Rekta ascensio (α) | 23h 39m 20,8s |
Deklinacio (δ) | +77° 37′ 56″ |
Ŝajna magnitudo (mV) | 3,22 |
Distanco | 44,9 ± 0,3 lj[1] |
Orbitaj elementoj | |
Granda duonakso (a) | 2,044 ± 0,057[1] AU |
Periapsido (q) | 1,809 AU |
Apoapsido (Q) | 2,279 AU |
Discentreco (e) | 0,115 ± 0,058[1] |
Orbita periodo (P) | 902,9 ± 3,5 tagoj[1] |
Argumento de la periastro (ω) | 63 ± 27º[1] |
Tempo de la periastro (T0) | 2.453.156,8 ± 52,4 JT |
Duon-amplitudo (K) | 27,5 ± 1,5 m/s |
Fizikaj ecoj | |
Minimuma maso (m sin i) |
1,60 ± 0,13 MJ[1] |
Informo pri malkovro | |
Dato | 13-a julio 1998 (suspektita) 24-a septembro 2002 (konfirmita) |
Malkovristoj | Hatzes et al. |
Metodo | Radiala rapido |
Loko | Usono |
Situacio | Konfirmita |
Gamma Cephei b estas ekstersunsistema planedo je proksimume 45 lumjarojn en la konstelacio Cefeo. La ekzisto de ĉi tiu planedo estis konfirmita dum 2002, sed la unuaj raportoj pri ĝia ebla ekzisto komencis dum 1988 (pro tio, ĝi estas la unua vera ekstersunsistema planedo malkovrita).
La unuaj indikoj pri la ekzisto de Gamma Cephei b estis raportitaj dum julio 1988. Ĝi estis anoncita de kanada skipo de astronomoj (gviditaj de Bruce Campbell, Gordon Walker, kaj Stephenson Yang, kaj ankaŭ de Anthony Lawton kaj P. Wright dum 1989. Tamen, ĝi ne estis konfirmita, kaj la malkovro estis nuligita dum 1992 ĉar la datumoj pri ĝi ne estis sufiĉe bonaj por certigi ĝian ekziston.
La 24-an de septembro 2002, Gamma Cephei b estis finfine konfirmita. La skipo de astronomoj (inkluzive William D. Cochran, Artie P. Hatzes, ktp.) anoncis planedon kun minimuma maso de 1,59 MJ.[2] La datumoj estis poste rekalkulitaj post rekta bildigo de la dua stelo de la sistemo Gamma Cephei B, kio permesis al la astronomoj plibonigi siajn kalkulojn.[1] Gamma Cephei b moviĝas laŭ elipsa orbito kies granda duonakso estas 2,044 AU, kio signifas ke ĝi plenumas kompletan orbiton post 2 jarojn kaj duono.
La datumoj prenitaj de la kosma teleskopo Hipparcos dum 2006 certigas ke ĝia maso estas pli malgranda lo "1,3 MJ kun 95% de probableco, kaj pli malgranda ol 16,9 MJje 99.73% (3 σ) de probableco". Ĉi tio en permesas koni pli pri la planedo, sed konfirmas ke ĝi estas planedo kaj ne ruĝa aŭ bruna nano.[3]