Gao E | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
高鶚 | ||
Naskiĝo | ĉ. 1738 | |
Morto | ĉ. 1815 | |
Lingvoj | ĉina vd | |
Ŝtataneco | Dinastio Qing vd | |
Familio | ||
Infanoj | Gao Yifeng (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gao E (en ĉina: 高鶚, ĉ. 1738 – ĉ. 1815) estis ĉina saĝulo, verkisto kaj eldonisto en la Dinastio Qing. Li atingis la gradojn ĝuren en 1788 kaj ĝinŝi en 1795. Li estis Hano kiu apartenis al la Flavflaga Armeo, kaj iĝis membro de la Hanlin-Akademio en 1801. Lia respekta nomo estis Ĝunfu (雲甫) kaj la arta nomo Lanŝu (蘭塾,"Orkid-studejo")
En 1791, kun sia partnero Ĉeng Ŭeiĝuan (程偉元), li "rekuperis" la lastajn kvardek ĉapitrojn de la monumenta romano de Cao Xueqin nome Ruĝdoma sonĝo (foje nomita Rakonto de la ŝtono). La naturo kaj etendo de liaj kontribuoj al la verko kaj la fontoj de lia materialo estas ankoraŭ studita kaj polemikigita, sed granda nombro de modernaj ortodoksaj "Ruĝologoj" (fakuloj pri la verko) supozas, ke la lastaj kvardek ĉapitroj de la verko ne estis verkitaj de Cao Xueqin.[1] Li eldonis ankaŭ la unuajn okdek ĉapitrojn kune kun Ĉeng.
En 1921, Hu Ŝih proponis, ke la lastaj kvardek ĉapitroj de la verko estis verkitaj de Gao E mem. Lia propono estis akceptita de multaj ortodoksaj Ruĝologaj fakuloj kiel Ĵou Ruĉang. La pluigo de Gao kaj Ĉeng estas supozata de kelkaj kiel konspiro fare de la imperia kortego de la Dinastio Qing en la intenco kaŝi la duon-membiografian naturon de la romano, kiu enhavas politikon de la epoko Ĝongĵeng.[2] Meze de la 20a jarcento, la malkovro de "120-ĉapitra manuskripto" de antaŭ 1791 komplikis la demandojn pri la partopreno de Gao en la afero.[3] Irene Eber trovis, ke la malkovrita manuskripto "ŝajne konfirmas la postulon de Ĉeng kaj Gao ke ili simple eldonis kompletan manuskripton, konsistanta el 120 ĉapitroj, anstataŭ fakte verki parton de la romano."[3]