Gaspar da Cruz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1520 en Évora |
Morto | 5-an de februaro 1570 (50-jaraĝa) en Setubal |
Mortokialo | Pesto |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio |
Okupo | |
Okupo | verkisto misiisto |
Gaspar da Cruz (ĉirkaŭ 1520 – 5a de februaro 1570; foje konata ankaŭ laŭ hispanigita versio de lia nomo, Gaspar de la Cruz)[1] estis portugala dominikana monaĥo el Évora, kiu veturis al Azio kaj verkis unu el la plej fruaj detalaj eŭropanaj priskriboj pri Ĉinio.
En 1548, kun 10 aliaj monaĥoj.[2] Gaspar da Cruz enŝipiĝis al Portugala Hindio cele al la fondo de misio Oriente. Dum ses jaroj, Cruz restis en Hindustano, probable en Goa, Ĉaul kaj Koĉi, kiel lia ordeno estis establinta setlejon. Dum tiu epoko li vizitis ankaŭ la portugalan kolonion en Srilanko.
En 1554, Cruz estis en la portugala kolonio de Malako, kie li fondis domon de sia ordeno, kaj loĝis tie ĝis septembro 1555. Li poste veturis al Kamboĝo, kie li malsukcesis fondi mision,[3] kaj fine de 1556 Cruz iris al Lampakao, malgranda insulo en la golfeto de Kantono, ses leŭgojn norde de la insulo Ŝangĉuan (Sanchão). Tiam, Lamapakao estis grava haveno por la komerco kun ĉinoj; nun ĝi ne ekzistas kiel insulo. En Lampakao, li ricevis permeson iri al Kantono, kaj pasigis tie unu monaton predike.[1]
En 1557, Cruz revenis al Malako. En 1560, Cruz veturis al Hormuz kie li helpis soldatojn de la portugala fortikaĵo. Li probable revenis al Hindio post ĉirkaŭ tri jaroj, kvankam ne estas certaj registroj de tiu periodo. Verŝajne Cruz revenis al Portugalio en 1565, kaj revenis en Lisbonon en 1569, kie laŭdokumente li helpis viktimojn de la pesto. Li poste revenis al sia konvento en Setúbal kie li mortis pro la plago la 5an de februaro, 1570.
La verko de Cruz, nome Tratado das cousas da China (Traktaĵo pri la aferoj de Ĉinio) estis publikigita de André de Burgos, de Évora, en 1569. La kompleta titolo, en la originala ortografio, estis Tractado em que se cõtam muito por estẽso as cousas da China (Traktaĵo en kiu oni rakontas tre etende la aferojn de Ĉinio). Ĝi estas ofte priskribita kiel la unua eŭropa libro kies ĉefa temo estis Ĉinio;[4][5] kaj ĉiuokaze, ĝi estas unu el la unuaj nedisputataj libroj pri Ĉinio publikigitaj en Eŭropo ekde tiu de Marko Polo. La libro enhavas ankaŭ priskribojn de Kamboĝo kaj Hormuz.