Gatotkaĉo | |
---|---|
![]() | |
homo • ogro | |
Verko | Mahabarato |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Bimo |
Patrino | Hidimba |
Edzo/Edzino | Ahilawati |
Infanoj | Barbarika |
Gatotkaĉo aŭ Ghatotkacha (sanskrite घटोत्कच, IAST Ghaṭotkaca, laŭvorte: "Kalva ujo") estas grava rolulo en Mahabarato.[1] Lia nomo venas el la fakto, ke lia kapo estis senhara (utkaĉa) kaj kun formo de gatamo.[2] Gatotkaĉo estis la filo de la Pandava Bimo kaj de la demonino Hidimbi.
Li estas la patro de Anjanaparvan, Barbarika kaj Meghavarna. Lia dus filo Anjanaparvan partoprenis en la milito. Lia patrinflanka parencaro faris lin duon-demono, kio garantiis kelkajn magiajn kapablojn kiel la flugkapablo, pliiĝi aŭ malpliiĝi laŭgrande kaj iĝi nevidebla. Li estis grava luktanto el la Pandava flanko de la Milito de Kurukŝetro kaj okazigis grandan detruon al la aremo de la Kaŭravoj dum la dekkvara nokto. Gatotkaĉo mortigis multajn demonojn kiel Alambuŝa kaj multajn gigantajn Asurojn. Li estis mortigita de Karna.