Gedeon Barcza

Gedeon Barcza
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1911 (1911-08-21)
en Kisújszállás
Morto 27-an de februaro 1986 (1986-02-27) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ŝakisto
instruisto
ĵurnalisto
sporta trejnisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gedeon Barcza [barca], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Barcza Gedeon, estis hungara ŝakisto, instruisto, trejnisto, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagyalásonyi [nadjalAŝonji], lia patro estis József Barcza (instruisto).

Memortabulo pri Gedeon Barcza en 2011

Gedeon Barcza[1] naskiĝis la  21-an de aŭgusto 1911(nun 1911-08-21) en Kisújszállás, li mortis la 27-an de februaro 1986 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

La familio Barcza translokiĝis al Debrecen en 1915, tial la juna Gedeon tie frekventis bazlernejon, poste li maturiĝis en la kalvinana kolegio en 1929, pli poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato István Tisza en 1935, eĉ en la sekva jaro li studis juron. En 1936 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li instruis en bazlernejo, sed ekde 1945 li estis metita al la municipa pedagogia oficejo. En 1951 li ŝanĝis profesion kaj li estis ĵurnalisto en ŝakrevuo.

Ŝaka kariero

[redakti | redakti fonton]

Gedeon Barcza aperis kiel bona ŝakisto dum la kolegiaj jaroj en 1928. Inter 1931–1935 li estis 5-foja urba ĉampiono de Debrecen. Li ricevis la rangojn ŝakmajstro en 1936, internacia majstro en 1950, grandmajstro en 1954. Li estis hungara ĉampiono okfoje, ŝakolimpikano sepfoje, li havis ormedalon teame en 1936, sole en 1954. Ekde 1952 li estis ankaŭ trejnisto.

Gedeon Barcza edziĝis en 1941, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1942-1949. Li ricevis premiojn inter 1951-2012 (la lasta postmorte).

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A sakk (1943)
  • Tanulj sakkozni (kunaŭtoro, 1951)
  • A sakkozás világbajnokai (kunaŭtoro, 1959, ankaŭ germane, pligrandigite: 1975)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]