Gemma DONATI (Florenco, dua duono de la 13a jarcento - Florenco, 1329-1332) estis la edzino de Dante Alighieri.
Oni scias malmulton pri ŝia vivo. La nura certeco estas ŝia aparteno al la familio Donati, filino de ser Manetto kaj kuzino de Corso, Forese kaj Piccarda Donati.
Ŝi estis rapide ligita per instrumentum dotis (9a de Januaro 1277) al Dante, filo de Alighiero di Bellincione, kiun li edzigis ĉirkaŭ 1285 kaj al kiu ŝi donis kvar gefilojn: Iacopo, Pietro, Antonia kaj Giovanni.
En la verko de Dante, oni trovas nenian aludon koncernanta al lia edzino. Tamen, unu informero figuras en la lasta verso de la kanto V de Purgatorio, en la lastaj vortoj prononcitaj de Pia siennoise: «disposando m'avea con la sua gemma». La fakto ke la unua kaj la lasta vortoj de la verso faras aludon al geedzeco kaj al la nomo de la edzino de Dante ne povas esti simple koincido. Krome, la «donna Petra» al kiu oni direktas la «Rime Petrose» povus esti Gemma (en itala Gemma = durŝtono, belŝtono).
Tamen forestas ajna informo koncernanta la paran vivon aŭ la vivon de Gemma.
En 1329 Gemma postulas al la aŭtoritatoj florencaj sian parton de doto de la havaĵoj konfiskitaj al la edzo.
En notaria akto de Majo 1332 Gemma estas referencita kiel jam mortinta.