La familiaro gens Claudia aŭ pli koncize Claudii estis inter la plej malnovaj patriciaj familiaroj (gentes maiores) de la Romia Imperio. La latina vorto gens en sia origina signifo ankoraŭ ne celis la koncepton gento aŭ popolo, sed aron da familioj unuigitan per kredo je komuna prapatro.
Dum jarcentoj la membroj de la patricia familiaro agis en gvidaj pozicioj de la antikva urbo Romo kaj la Romia Imperio. Ekde la 4-a jarcento a.K. ankaŭ ekzistis pleba familia branĉo, kies anoj ofte havis la kromnomon Marcellus ("la militema"). Fine de la 2-a jarcento a.K. aperis plua kromnomo, Nero (forta, agokapabla), kiu ankaŭ aperis en la plenaj nomoj de la romiaj imperiestroj Tiberio kaj Klaŭdio. Tiberio kaj Klaŭdio samkiel Nerono estis membroj de la julia-klaŭdia dinastio: La historia romia familiaro gens Iulia biologie formortis per la murdo de Julio Cezaro, sed la posta imperiestro Aŭgusto estis adoptita fare de Julio Cezaro, per tio do iĝis nedenaska membro de la familiaro, kaj krome konsideris sin nedenaska ano de la familiaro gens claudia pro tio ke lia tria edzino Livia Drusilla estis klaŭdiano.
Tradicie la origino de la familio konsideratas Attius Clausus, ano de la gento sabini, kiu paciĝis kun la urbanoj de Romo kaj tial estis malaprezata de siaj propraj gentanoj. Tial li preferis, ĉirkaŭ la jaro 504 a.K. kun iuj proksimuloj forlasi sian genton kaj peti rifuĝon en Romo. La romianoj akceptis lin kaj la lin akompanantajn proksimulojn, donis al ili la romian civitanecon, kaj elektis Appius Claudius Sabinus, jen lia nomo en latinigita formo, romia senatano.
Signifaj anoj de la romia familiaro estis inter alie:
Appius Claudius Sabinus Inregillensis, konsulo ekde la jaro 495 a.K.
Appius Claudius Crassus Inregillensis Sabinus, konsulo eble en 471 a.K., certe en 451 a.K.; membro de la dekvira ŝtatestra komisiono decemviri en 451 a.K., 450 a.K. kaj 449 a.K.
Gaius Claudius Inregillensis Sabinus, konsulo ekde la jaro 460 a.K.
Appius Claudius Crassus Inregillensis, konsulo ekde la jaro 349 a.K.
Marcus Claudius Marcellus, konsulo ekde la jaro 331 a.K.
Appius Claudius Caecus, konsulo ekde la jaro 307 a.K., 296 a.K.
Marcus Claudius Marcellus, konsulo ekde la jaro 287 a.K.
Gaius Claudius Canina, konsulo ekde la jaro 285 a.K., 273 a.K.
Appius Claudius Russus, konsulo ekde la jaro 268 a.K.
Appius Claudius Caudex, konsulo ekde la jaro 264 a.K.
Publius Claudius Pulcher (konsulo ekde la jaro 249 a.K.)
Gaius Claudius Centho, konsulo ekde la jaro 240 a.K.,
Marcus Claudius Marcellus, konsulo ekde la jaro 222 a.K., reelektita en 215 a.K., 214 a.K., 210 a.K. kaj 208 a.K.
Quintus Claudius, tribuno en 218 a.K.
Appius Claudius Pulcher (konsulo ekde la jaro 212 a.K.)
Gaius Claudius Nero, konsulo ekde la jaro 207 a.K.
Tiberius Claudius Nero, konsulo ekde la jaro 202 a.K.
Marcus Claudius Marcellus (konsulo ekde la jaro 196 a.K.)
Appius Claudius Pulcher, konsulo ekde la jaro 185 a.K.
Publius Claudius Pulcher (konsulo ekde la jaro 184 a.K.)
Marcus Claudius Marcellus, konsulo ekde la jaro 183 a.K.
Gaius Claudius Pulcher (konsulo ekde la jaro 177 a.K.)
Marcus Claudius Marcellus (konsulo en 166 a.K., 155 a.K. kaj 152 a.K.)
Appius Claudius Pulcher (konsulo ekde la jaro 143 a.K.)
Gaius Claudius Pulcher (konsulo ekde la jaro 92 a.K.)
Appius Claudius Pulcher (konsulo ekde la jaro 79 a.K.)
Quintus Claudius Quadrigarius, historiisto
Tiberius Claudius Nero (legato ekde la jaro 67 a.K.)
Appius Claudius Pulcher (konsulo ekde la jaro 54 a.K.)
Publius Claudius Pulcher, frato de la ĵus menciata Appius Claudius Pulcher, renomis sin Publius Clodius Pulcher
Marcus Claudius Marcellus (konsulo ekde la jaro 51 a.K.)
Gaius Claudius Marcellus (konsulo ekde la jaro 50 a.K.)
Appius Claudius Pulcher (konsulo ekde la jaro 38 a.K.)
Marcus Claudius Marcellus Aeserninus, konsulo ekde la jaro 22 a.K.