Gentaj Festoj | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
folk festival (en) ![]() ![]() | |||||
Komenco | 1843 vd | ||||
Geografia situo | 51° 3′ 14″ N, 3° 43′ 30″ O (mapo)51.053913.72491Koordinatoj: 51° 3′ 14″ N, 3° 43′ 30″ O (mapo) | ||||
Lando(j) | Belgio vd | ||||
Situo | Gento | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Gentaj Festoj (nederlande Gentse feesten) estas ĉiujare revenantaj festoj, kiuj okazas en la centro de la urbo Gento.
En julio la centro de la urbo iĝas granda etosa festejo kie okazas koncertoj, strata teatro ktp. La Gentaj Festoj estas unu el la plej grandaj surstrataj festoj de Eŭropo: Laŭ la stato de 2015 ili ĉiujare altiras 1,5 milionojn da gastoj[1]
La modernajn Gentajn Festojn iniciatis Walter De Buck kun la trinkejestroj de la trinkejo Het Trefpunt en la sesdekaj jaroj kiel anarkiaĵo. Tra la jaroj ĝi pligrandiĝis ĝis giganta evento. Multaj originalaj iniciatintoj nun sin distancas de la evento. Ĉiujare la festoj estas malfermitaj per procesio, antaŭirata de la Belleman - viro kun sonorilo. Ekde kelkaj jaroj tiu ĉi irantaro estas sekvata de ne-rajtigita, ribela procesio, protestanta la surmerkatigon de la festoj. La festoj dum la unuaj jaroj okazis nur ĉirkaŭ la preĝejo de Sankta Jakobo; nuntempe oni festas en la tuta centro de la urbo.
Laŭ la Genta skabeno de kulturo, Daniel Termont, la senĉesa kresko de la festoj ĝin minacas. En 2005 oni programis Clouseau je placo kie estas nur loko por 5000 homoj. La organizantoj ĉiujare programas pli konatajn artistojn kiuj allogas pli kaj pli da homoj. Se oni devas pretigi sekurigajn mezurojn, tiel ke la popolo ne plu povas libere sin movi ene de la urbo, tio parton de la spirito de la Gentaj Festoj detruas. Jen kazo de la tragedio de la komunaĵoj.
Ekde la komenco la koncertoj en la urbocentro estis senpagaj. Ofte aŭdiĝas voĉoj de homoj, kiuj ŝatus tion pagigi. Tamen, en 2005 la urbestraro decidis ne ŝanĝi la senpagan idealon.
Diversaj organizaĵoj zorgas pri tio ke la vizitantoj de la Gentaj Festoj povas ankaŭ amuziĝi je festivaloj kiuj specialiĝas je diversaj artaj formoj. Kelkaj el la plej gravaj de tiuj festivaloj estas: