Georg Daniel Teutsch | |||||
---|---|---|---|---|---|
episkopo de la luterana eklezio en Rumanio | |||||
![]() | |||||
Regado | 1867-1893 | ||||
Sekvanto | Friedrich Müller (Schäßburg) | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 12-an de decembro 1817 en Sighișoara | ||||
Morto | 2-an de julio 1893 (75-jaraĝa) en Sibiu | ||||
Religio | luteranismo vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio Rumanio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro politikisto teologo historiisto verkisto ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Georg Daniel TEUTSCH (naskiĝinta la 12-an de decembro 1817 en Sighișoara, mortinta la 2-an de julio 1893 en Sibio), estis transilvania teologo, instruisto, historiisto kaj politikisto. Inter 1867 kaj 1893 li estis episkopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio estante transilvania sakso.
Estante filo de sapofaristo li studis historion kaj teologion. En 1842 li iĝis instruisto kaj en 1850 lernejestro de la gimnazio de sia naskiĝurbo. Li evidentiĝis grava moderniganto de la eklezio de la saksoj.
Teutsch ankaŭ kontraŭbatalis la ekde 1849 pliiĝintan hungaran ŝovinismon kaj proponis kontraŭe sinodan eklezian konstitucion. Li engaĝiĝis eĉ pli enkorpigi germanajn lingvon kaj kulturon en la eklezion kaj tiamaniere savi tiujn aspektojn daŭre. Li persone reprezentis la interesojn de la saksoj en la landa parlamento de Sibio; estontecon prosperan li antaŭvidis en pli intima aliĝo al Vieno. Plurfoje li senditis tien en oficialia misio.
En 1863 li iĝis paroĥestro en Agnita, en 1864 dekano en Cincu. En 1867 li elektitis episkopo. Dum la episkopeco li plifortigis luteran fidon kaj germanan kulturon. Vizitado regula plialtkvalitigis la paroĥestraran vivon.
Lia fama verko pri la historio de la transilvaniaj saksoj editoritis inter 1852 kaj 1858 en la unua eldono. Li estis la patro de Friedrich Teutsch.