George Monbiot | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 27-an de januaro 1963 (61-jaraĝa) en Kensington | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Oksfordo • Machynlleth vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Kolegio Brasenose • Stowe School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Angharad Penrhyn Jones vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto • preleganto • aktivulo • verkisto • klimata aktivulo • mediprotektulo • documentary participant vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
George Joshua Richard Monbiot (naskita la 27-an de januaro 1963) estas angla verkisto kaj aktivisto elstara pri medikonservado.
Ekde 1996 li publicias en la The Guardian ĉiusemajne pri medio, ekologio, socio kaj polito, sed lia verkado kovras gamon de temoj, koncentriĝante pri politika filozofio rilate al ekologiaj kaj sociaj problemoj, precipe en Britio[1].
Monbiot naskiĝis en Kensington, Londono. Ambaŭ liaj gepatroj laboris en politiko. Li kreskiĝis en Henley-sur-Thames kaj studis ĉe Stowe Lernejo. Li gajnis stipendion studi ĉe Brasenose Kolego, Oxfordo, kie li ricevis magistron pri zoologio.
Monbiot loĝas en Kimrio kun lia edzino Angharad Penrhyn Jones[2]. Monbiot kredas ke drasta agado kunligita kun forta politika volo estas necesa por kontraŭbatali tutmondan varmiĝon. Por redukti sian personan efikon al la medio, li transiris al vegana vivstilo kaj instigas aliajn fari same.
Post studado, Monbiot faris programojn por la radio pri natura historio por la BBC kaj poste aliĝis al la BBC monda servo.
En 1995, Nelson Mandela donis al li premion nomatan Unuiĝintaj Nacioj Tutmondo 500. En la 2009 Monbiot partoprenis en filmo The Age of Stupid (La epoko de stulta) kaj en januaro 2010 li komencis retejon nomita ArrestBlair.Org. kie li proponas monrekompencon al tiu kiu arestos Tony Blair por krimoj kontraŭ paco.
En 2013 li donis TEDan paroladon pri Feral-Sovaĝa[3]. Interalie, li estas fondinto de kampanjo The Land is Ours (La lando estas nia), kampanjo por la rajto de libera aliro al la kamparo kaj ĝiaj resursoj en Britio.
Aktuale al 2022, dek du el liaj libroj estis eldonitaj, iuj atingis staton de furorlibro.