George SAUNDERS (naskiĝis la 2-an de decembro 1958, Amarillo, Teksaso, Usono) estas usona verkisto, eseisto kaj scenaristo kies libroj estis en la furorlisto de The New York Times.
La verkado de Saunders ofte temigas la absurdaĵon de konsumismo kaj entreprena kulturo, same kiel la rolon de la amaskomunikilaro. Kvankam multaj kritikistoj vidas satirajn tonojn en granda parto da la verkaro de Saunders, li ankaŭ levas moralajn temojn. Pro la tragikomikaj elementoj en lia verkaro, li estis komparita kun Kurt Vonnegut, kies verkoj inspiris Saunders [1].
En la malfruaj 1990-aj jaroj, Ben Stiller akiris la filmrajtojn al la rakonto CivilWarLand in Bad Decline [2]. Saunders ankaŭ verkis la scenaron por plenlonga filmo bazita sur sia romano Sea Oak [3].
Saunders estas sekvanto de la Nyingma skolo (tibeta) de budhismo.
En 2017 li ricevis la Premion Booker por la historia romano Lincoln in the Bardo, kaj en 2018 li ricevis la premion Heartland pro tio.