Γεώργιος Τραπεζούντιος Georgios Trapezuntios (1395-1486) | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-a de aprilo 1395 en Kreto, Grekio | |
Morto | 12-a de aŭgusto 1486 en Romo, Italio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Bizanca imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Padovo vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Georgius Trapezuntius (1395-1486) (naskiĝis en Kreto, en la 4-a de aprilo 1395 - mortis en Romo, en la 12-a de aŭgusto 1486) estis bizanca humanisto, aristotela filozofo, latinisto, helenisto kaj filologo, unu el la pioniroj de la Itala Renesanco. Li plenumis gravan rolon en la disvastigado de la greka lingvo en Italio kaj en la tradukoj de la grekaj klasikaĵoj. En filozofio, li kontribuis akramaniere, kvankam ne ortodokse, al la debatoj inter la platonismo kaj la aristotelismo. Sagaca, brila, klera, granda oratoro, tamen, lia freneza aroganteco kondukis lin al kruela misuzo de lia inteligenteco, kaj ofte al malfeliĉo, necesbezono kaj ekzilo.
Laŭ kelkaj fontoj, li venis al Venecio, invitite de la humanisto Francesco Barbaro ĉirkaŭ 1430 por esti lia sekretario; laŭ aliaj fontoj, li alvenis al Venecio por partopreni en la Koncilio de Florenco inter 1438 kaj 1439.
Li studis la latinan kun Vittorino da Feltre (1378-1446)[1] kaj post tri jaroj li komencis instrui Latinan Beletron kaj Retorikon. Li estis renoma profesoro - inter liaj disĉiploj elstariĝas la granda hispana humanisto Alfonso de Palencia (1424-1492)[2] - tradukisto de Aristotelo, kaj tio vekis la atenton de la papo Nikolao la 5-a, granda admiranto de la filozofo, kiu invitis lin kiel lia persona sekretario.
Sed, aliflanke, Georgo estis granda kritikisto de Platono en sia broŝuro "Comparatio Aristotelis Platonis", kaj tio rezultis en akra respondo de Bazilo Besariono. La indignoondo levita kontraŭ si mem kaŭze de lia broŝuro, lin devigis fuĝi al Italio, kie li serĉis protekton de Alfonso la 5-a, kiu lin akceptis en sia napola kortumo.
Post nemulte da tempo, li alvenis al Romo, kie li publikigis latinan gramatikon, kiu fariĝis renoma. Ĝi estis kvazaŭ aktualigita versio de la klasika gvidlibro de la latina gramatikisto Prisciano[3]. Aliflanke, iu antikva traktato pri la principoj de la greka retoriko konkeris al li grandan rimarkindecon, eĉ flanke de siaj antaŭaj kritikistoj, kiuj agnoskis lian kvaliton. Malgraŭ sia erudicio, li morti ege mizere, en Romo, en 1486.