Gerard David | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1460 en Oudewater |
Morto | 13-an de aŭgusto 1523 (63-jaraĝa) en Bruĝo, Graflando Flandrio, Habsburga Nederlando |
Ŝtataneco | Habsburga Nederlando Suda Nederlando Burgonjaj Malaltaj Landoj Graflando Flandrio |
Familio | |
Edz(in)o | Cornelia Cnoop (en) (1497 (Gregoria)–) |
Okupo | |
Okupo | pentristo artisto iluministo desegnisto |
Verkoj | Triptych of the Sedano family Cervara Polyptych Judgement of Cambyses Virgin among the Virgins Baptism of Christ |
Gerard DAVID (Oudewater, ĉ. 1460 - Bruĝo, 13-a de Aŭgusto 1523) estis pentristo de la flandra stilo, ene de la epoko de la gotika pentrarto, konata pro sia brila uzado de koloro.
Dekomence, David sekvis artistojn de Haarlem kiel Dirk Bouts, Ouwater kaj Geertgen tot Sint Jans, kvankam li jam estis evidentiginta sian kapablon kiel koloristo. Al tiu unua epoko apartenas la Sankta Johano de la kolekto Kaufmann en Berlino kaj la Sankta Hieronimo de Saltings. En Bruĝo li studis kaj kopiis majstroverkojn de la fratoj Hubert kaj Jan van Eyck, Rogier van der Weyden kaj Hugo van der Goes. Poste li venis rekte sub la influo de Hans Memling, el kiu li akiris solenecon, realismon por la homa formo kaj ordigitan aranĝon de la figuroj.
Li pentris kelkajn retablojn. Poste li vizitis Antverpenon kie de Quinten Matsijs li lernis viglecon kaj intimecon en la konceptigo de religiaj temoj.