Gereon estas vira nomo, precipe en Germanio (ĉefe ĉirkaŭ Kolonjo), ĝi ankaŭ ekzistas en Francujo skribite Géréon.
Laŭ konata tezo la nomo venas de la greka vorto γέρον (géron) "maljunulo" (kiel la vortoj geriatrio kaj gerontologio), sed tio ne eksplikas la duan e-on.
La malnova ekspliko de la nomo kiel "lancĵetulo" de la ĝermana ger "ĵetlanco" verŝajne nur estas de scienchistoria intereso. La dua parto de la nomo certe ne estas ĝermana.
Unu ebla ekspliko estas, ke ĝi venas de la hebrea nomo Gideon per erarlego. En la hebrea skribo la literoj d kaj r similas.
La sankta Gereon vivis en Köln. Lia nomtago estas la 10a de oktobro
En la franca departemento Loire-Atlantique ekzistas loko nomita Saint-Géréon, kiu riferas al la sankta Gereon.