Gerhard Bronner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de oktobro 1922 en Vieno |
Morto | 19-an de januaro 2007 (84-jaraĝa) en Vieno |
Mortokialo | Apopleksio |
Tombo | Malnova juda tombejo en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Edz(in)o | Bruni Löbel |
Infano | Oscar Bronner (en) |
Okupo | |
Okupo | komponisto verkisto kabaredisto |
Gerhard BRONNER (naskiĝinta la 23-an de oktobro 1922 en Vieno, mortinta samloke la 19-an de januaro 2007) estis aŭstra kabaretisto, muzikisto, verkisto kaj komponisto.
La filo de vandtapiŝisto estis la lasta en la familio: la pli granda frato Emil mortis, socialdemokrata aktivisto, en 1934 dum la interna milito. Kiel infano li konatiĝis kun Bruno Kreisky. La unuaj provoj muzikaj Bronner faris ene de la junulara organizo socialdemokrata "Ruĝaj falkoj". Li ekludis pianon jam kiel 5-jarulo. Ĝis 1935 li estis gimnaziano. En 1938, post la t.n. Anschluss, li fuĝis tra Brunno kaj Anglio al Palestino. Sian vivon li gajnis kiel stratkantisto, trinkejpianisto kaj komponisto. En 1948 li revenis Vienon kaj prezentis proprajn kantojn kun piana akompanado i.a. en la trinkejo "Marietta-Bar". En 1950 li renkontis la grupon ĉirkaŭ Kehlmann, Merz kaj Qualtinger kaj helpis ilian "Reigen 51" kiel komponisto, pianisto kaj moderigisto.
En 1952 tiu ĉi grupo surscenejigis la unuan propran kabaretaĵon sub la titolo Brettl vor'm Kopf. Inter 1953-55 li estis en Hamburgo ĉe Norddeutscher Rundfunk/NDR. Post la reveno patrujon li prunteprenis la Marietta-trinkejon kaj engaĝiĝis por tio i.a. Georg Kreisler kaj Peter Wehle. En 1956 li prunteprenis kune kun Kreisler la teatrejeton "Intimes Theater" en la strateto Liliengasse. Tie prezentis poste la t.n. "Sennoma ensemblo" ĉirkaŭ Bronner-Merz-Qualtinger du programojn. Poste sekvis Spiegel vor'm G'sicht televide. En 1959 Bronner transprenis la teatrejeton "Neues Theater am Kärntnertor" (ĝis 1966), kie la kabareta trupo havis grandegajn sukcesojn.
Bronner skribis sukcesaĵojn kiel Der g'schupfte Ferdl, Der Halbwilde, Der Bundesbahnblues aŭ Der Papa wird's scho richten. En 1961 dissolviĝis la ensemblo kaj Bronner engaĝigis la homojn de "Würfel" el Graz en Vieno. Poste kun li sursceneje aperis multaj tiam nekonataj artistoj kiel Herwig Seeböck, Peter Lodynski, Peter Orthofer, Dolores Schmidinger, Marianne Mendt aŭ Lore Krainer - ankaŭ en liaj televidaj serioj kiel "Zeitventil" aŭ "Die große Glocke". Por la ORF-radio li faris elsendojn kiel "Schlager für Fortgeschrittene" aŭ Der Guglhupf (1978-1988). Flanke li publikigis ofte programaĵojn kune kun Peter Wehle. Ekde 1973 li estis regule kun Elfriede Ott en kanto-programoj, sed ankaŭ faris sole programojn. Krome li tradukis satirojn de Efraim Kiŝon, prilaboris muzikalojn kaj kreis eĉ vienan version de My Fair Lady.
Bronner, Gerhard, Tränen gelacht! Vertrieb: Hoanzl.