Gerlospaß aŭ Pinzgauer Höhe estas strata montpasejo en Aŭstrujo inter Pinzgau en Salcburgio kaj la valo Zillertal de Distrikto Schwaz en Tirolo. Ĝia uesta ramplo kondukas disde Zell am Ziller trans la tirola vilaĝo Gerlos ĝis alteco de 1531 metroj. Poste la eosta ramplo dividiĝas: la malnova strato kondukas al Wald im Pinzgau dume la pli nova unue eĉ pli etendiĝas ĝis 1628 metroj. Poste ĉi tiu ankaŭ kondukas ĝis Wald trans Krimml.[1]
La pli norda malnova strato ne estas permesata por veturo de kamionoj kaj ĉaroj kaj vintre ne ĉiam funkcias. Ĝi estas parto de la federacia ŝoseo B 165 Gerlosstraße.
La pli suda strato kiu germane nomiĝas Gerlos- Alpenstraße estis starigita en la 1960-aj jaroj fare de la entrepreno Großglockner Hochalpenstraßen AG kaj estas malfermita dum la tuta jaroj. Ĝia plej alta punkto kondukas preter la skiada zonoj Gerlosplatte, troviĝante en sia salcburgia parto ne tute 4 kilometrojn pli oriente de la plej malalta intermona kronpunkto. Ĉiuj aŭtistoj devas pagi vojimposton ĉe budo kiu troviĝas proksime de la plej alta strato punkto.
Jenas la profiloj por Alpenstraße:
Ambaŭ stratoj ne malofte estas okazigejoj de bicikladaj konkursoj invitante ankaŭ al privataj ekskursoj. Memkompreneble tiucele pli ŝatata estas la senkamiontrafika, pli malnova strato. Etapoj okazis tie ĉi ekz. en 2008 ene de la konkurso Deutschland-Tour aŭ en 2009 ene de Giro d'Italia.
Sude de la intermonto troviĝas la akvobaraĵo Durlaßboden kaj sudoriente la konataj akvofaloj de Krimml.