![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Germajna pavofazano en Bestoĝardeno de Roterdamo, Nederlando
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Polyplectron germaini (Elliot, 1866) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Germajna pavofazano, Polyplectron germaini estas mezgranda, proksimume 60 cm longa, bruneca malhela fazano kun fajna punkteca sablokolora, mallonga kresto, nuda ruĝa vizaĝa haŭtaĵo, bruna iriso kaj purpurbluaj ocelli (okulformaj makuloj) en supra korpo kaj duono de ties vosto de 20 plumoj, belege rimarkindaj en flugiloj ripoze. Ambaŭ seksoj estas similaj. La ino havas 18 vostoplumojn kaj estas pli malgranda ol la masklo.
La Germajna pavofazano estas endemia de suda Hindoĉinio. Ĝi troviĝas en duonĉiamverdaj sekaj arbaroj de suda Vjetnamio kaj orienta Kamboĝo. La ino kutime demetas 2 kremoblankajn ovojn.
La filogenetiko de tiu orientalisa specio estas iome enigma. Analizoj de DNA konfirmas ke ĝi apartenas al klado kun la Griza pavofazano, sed ankaŭ kun la "bruna" plej sudaj specioj nome la Bronzvosta pavofazano kaj la Monta pavofazano. Biogeografio sugestas, ke ĝi povus esti la plej antikva formo en sia klado, speciige parapatria aŭ peripatria en Koĉinĉino (Kimball et al. 2001). Tio probable okazis en fina Plioceno, antaŭ 4-3 mj.[1]).
Ambaŭ nomoj kaj la komuna nomo kaj la latina scienca nomo rememoras la francan koloniarmean veterinaron Louis Rodolphe Germain.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacio kaj limigita teritorio, la Germajna pavofazano estas pritaksata kiel Preskaŭ Minacata fare de la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Ĝi estas listita en Apendico II de CITES.
|