Germana Altlernejo pri Politiko | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1920 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Berlino | |
Fondinto(j) | Theodor Heuss • Friedrich Meinecke • Carl Heinrich Becker • Ernst Jäckh vd | |
La Germana Altlernejo pri Politiko - germane Deutsche Hochschule für Politik (DHfP) - estis privata altlernejo en Berlino, kiu fondiĝis en oktobro 1920. Ĝi fontis el politika altlerneja iniciato nomata "Staatsbürgerschule", do "civitana lernejo", kiun la liberalulo Friedrich Naumann fondis en 1918. Post la jaro 1933 ĝi kadre de la diktaturo de Nazia Germanio perdis sian politikan sendependecon, en 1940 estis integrita en la "eksterlandoscienca fakultato" (Auslandswissenschaftliche Fakultät) de la Humboldt-Universitato en Berlino, en 1948 refondiĝis kaj en 1959 transformiĝis en la Otto-Suhr-Instituton de la Libera Universitato Berlino.
La altlernejo havis la celon, en politike liberala senco establigi la elementan bazon de demokratia socio en Germanio, helpu firmigi la ankoraŭ junan Vajmaran Respublikon kaj kontribuu defendi ĝin kontraŭ maldemokratiaj tendencon. Politika scienco en tiu epoko kompreniĝis kiel "scienco pri demokrati(ig)o".
Subtenantoj kaj membroj de la fondintaro estis interalie Walter Simons, Ernst Jäckh, Friedrich Naumann, Friedrich Meinecke, Max Weber, Hugo Preuß, Gertrud Bäumer, Moritz Julius Bonn kaj Otto Heinrich von der Gablentz. Esencan meriton pri la sukcesa fondo de la nova altlernejo havis la eduka reformisto kaj islamosciencisto Carl Heinrich Becker.
Prelegoj kaj seminaroj por la unuaj 120 studentoj komence okazis nur vespere, kaj la docentoj plejparte dumtage havis alian ĉefan profesion. Fokusaj temaroj komence estis 1) ĝenerala politiko, historio de politiko kaj politika socia scienco, 2) ekstera politiko, 3) interna politiko inkluzive de prikultura kaj priamaskomunikila politiko, 4) juraj fundamentoj kaj 5) ekonomiaj fundamentoj de politiko. Rapide kreskis la nombro de studentoj, kaj sekve ankaŭ kreskis la nombro de plentempaj docentoj kaj profesoroj. Pro la malfacilaĵoj akademiigi kaj oficialigi la altlernejan edukon, eblis akiri studfinan diplomon nur ekde la dua duono de la 1920-aj jaroj.
Docentoj kaj profesoroj estis inter alie
Ties filo Hans Simons gvidis la altlernejon kaj ankaŭ havis docentajn taskojn.