Sankta | ||
Gertrudo la Granda | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 6-an de januaro 1256 en Eisleben | |
Morto | 17-an de novembro 1302 (46-jaraĝa) en Eisleben | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | germana • latina vd | |
Ŝtataneco | Germanio ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | monaĥino verkisto mistikulo ![]() | |
Laborkampo | Religio kaj mistikismo ![]() | |
Sanktulo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gertrudo la Granda (germane: Gertrud von Helfta kaj Gertrud die Große; naskiĝinta la 6-an de januaro 1256, mortinta la 17-an de novembro 1302) estis germana mistikulino. Danke al ŝia instruistino Mechthild von Hackeborn, ŝia kunfratino Mechthild de Magdeburgo kaj ŝi mem la klostro de Eisleben-Helfta taksiĝis krono de germanaj monaĥinejoj. Katolikoj taksas ŝin sanktulino.
En la aĝo de 5 jaroj ŝi estis promesita al Dio kaj ekpasigis la junulajn jarojn en sino de bone zorgantaj cisterciaj monaĥinoj. Pro sia talentego ŝi ĝuis lernon de la sep liberaj artoj, poste eĉ de teologio. Sekve Gertrudo fariĝis elstarulino pri gramatiko kaj teologio kies konsiladon ŝatis ankaŭ eksteruloj.
Turniĝo viva iĝis en la 27.1.1281 kiam ŝi havis la unuan vizion de Jesuo Kristo. Tiam ekis intima ama kaj viva kunoj inter Kristo kaj la animo gertruda, kio daŭris ĝismorte kaj estis revelaciata per pluraj vizioj kaj nenormalaj graco-faradoj. Ŝi mem ĉion prisilentis ĝis la granda semajno de 1289. Nur tiam ŝi komencis ĉi-prie paroli kaj skribi, laŭ dia ordono.
Meze de ŝiaj ideoj estas la suferanta kaj (eĉ pli) la (liturgie) kaŝata homeco de Kristo, kaj lia sankta koro. Ĝi estas sidejo kaj organo de Lia savo-amo unuiganta la elaĉetitan animon kun ŝi (mistiko de spirita geedzeco). Bildojn kaj vortojn por priskribi mistikajn spertojn ĉerpis Gertrudo el la Biblio (Alta Kanto de Salomono, Paŭlaj epistoloj) kaj de liturgiaj tekstoj. Kroma fonto estis ŝia propra pura karaktero.
Ekde la 16-a jarcento floris kulto de Gertrudo ĉefe en klostroj de benediktanoj kaj en landoj de latinida lingvaro kiel heroldino de la sankta koro de Jesuo kaj plej granda mistikulino el Germanlingvio. Festan memoron de ŝi alprenis la tutmonda katolikaro en 1738.