gigantfabo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Canavalia ensiformis (L.) DC. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La gigantfabo (latine Canavalia ensiformis),[1] ankaŭ nomata madagaskara fabo[2] kaj jakoba fabo[3], estas plantspecio en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la fabacoj (Fabaceae). Ĝi estas proksima parenca el la glavofabo. La gigantfabo estas utilplanto devenanta de la Karibaj insuloj kaj meza- kaj suda Ameriko, kie ĝi estas kultivata de pli ol 2000 jaroj
La gigantfabo estas multjara herba planto aŭ duonarbusto kiu atingas altokreskon de 0,60 ĝis 1,60 metroj. Ĝi plej ofte estas kultivata kiel unujara planto.[4] La kuŝantaj, duonvertikalaj aŭgrimpantaj tigoj atingas longecon de 2 ĝis 3 metroj. Ili disbranĉigas multe; la pli aĝaj tigoj povas ligniĝi. La forta radika sistemo kreskas relative produnde kaj formas pivotradikon.[3][5] La supraj plantpartoj estas plume haraj aŭ kalvaj.[6] La ĝermado okazas epigee..[7]
La alterne kreskantaj folioj havas 10 ĝis 15 cm longan pedunklon. La foliraĥio estas 3 ĝis 4,5 cm longa. La nepare pinata foliplato konsistas el tri folieroj, kiuj havas 4 ĝis 7 mm longaj pedunkloj. La herbaj folieroj estas ovformaj ĝis elipsaj kaj longas 5 ĝis 20 cm kaj larĝas 3 ĝis 12 cm. Ili havas pikilforman finon. Ambaŭ flankoj de la folieroj estas maldense plume haraj aŭ kalvaj. La malgrandaj stipuloj defalas frue.[3][6][7][8][9][4]
La planto floras en Ĉinujo inter majo kaj julio. El la foliekseloj kreskas 10 ĝis 35 cm longan infloreskan pedunklon kiu havas grapolan floraron kun 10 ĝis 30 floroj. La brakteoj longas 2 mm kaj finas malpinte. [3][6][7]
La duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj kvinnombraj kun duobla involukro. La kvin apenaŭ plume haraj sepaloj estas kunkreskitaj al ĉ. 1,5 cm longa, dulipa kaliko. La ĉ. 2,7 cm longa florkorolo havas tipan aspekton de Faboideoj. La kvin petaloj estas aŭ blankaj, helviolaj aŭ purpuraj.[3]
En Ĉinujo la guŝoj fariĝas maturaj en oktobro. Ili longas 15 ĝis 30 cm kaj larĝas 2,5 ĝis 4 cm.[3] Komence ili estas verdaj kaj plume haraj, matruriĝante ili estas eburkoloraj kaj kalvaj. Ĉiu guŝo havas 8 ĝis 20 semojn.[6][7]
La ĉ. 21 mm × 15 mm × 10 mm grandaj semoj estese eliptaj kaj flanke iom plataj. La tegumento estas eburkolora aŭ blanka. La plej ofte 6 ĝis 9, maksimume 15 mm longa, ovala kaj griza hilumo havas brunan randon kaj kovras ĉ. kvaronon de la semo.[6][4] La milgrajna pezo estas inter 1300 kaj 1800 g.[3][7]
La baza kromozomnombro estas x = 11; estas diploidio , do 2n = 22.[3][7][10]
La planto fiksas helpe de rizobioj multe da nitrogenon.[3]
La floroj ĉefe estas memfekundaj. Kelkfoje la polenigado okazas per insektoj. Nur la malsupraj floroj de floraro formas fruktojn.[3]
fojno | nematuraj guŝoj | maturaj guŝoj | semoj | |
---|---|---|---|---|
kJ (kcal) je 100 g | 1.475 (347) | |||
akvo en % freŝa materialo | 0 | 78,5 | 0 | 10,7 - 15,5 |
kruda proteino en % sekmaterialo | 13,8 - 16,1 | 6,9 | 4,5 | 23,8 - 27,6 |
kruda graso en % sekmaterialo | 2,1 - 2,9 | 0,5 | 1,5 | 2,3 - 3,9 |
karbonhidratoj en % sekmaterialo | 26,5 - 35,7 | 13,3 | 42,1 | 45,2 - 59,0 |
krudaj fibroj en % sekmaterialo | 41,2 - 43,5 | 3,3 | 48,1 | 4,9 - 8,0 |
cindro den % sekmaterialo | 0,8 | 3,8 | 2,7 - 4,2 |
En la verdaj guŝoj kej special en la semoj enestas alta procentaĵo de kruda proteino.[3] Kiel furaĝo kaj por la homa nutrado la semoj tre taŭgas pro al alta enhavo de proteinoj, karbonhidratoj kaj grasoj.[11] La fojno ankaŭ enhavas tre multe da proteino kaj estas relative bone digestebla (56 ĝis 59 %). La bona kvalito de proteino estas ŝuldata al la alta lisinoenhavo de 5,1 %.[3]
En la planto estas saponinoj, glikosidoj, terpenoidoj, alkaloidoj kaj taninoj.[5] Tiuj venenaj substancoj devas esti elavataj antaŭ la manĝado per trempado aŭ kuirado. [7][11]
La guŝoj kaj la semoj estas manĝataj. Canavalia ensiformis estas uzata kiel verda sterkaĵo, grundokovranto kaj furaĝo.[6][3][7][11][4]
La rikoltkvando de semoj tre diversas. Ekzistas indikoj de 7 ĝis 10, 20 ĝis 25 kaj eĉ pli ol 50 kvintalo po hektaro. La junaj guŝoj kaj la nematuraj semoj estas uzataj kiel legomo.[3] 80 ĝis 120 tagoj post la dissemado verdaj guŝoj estas rikolteblaj kaj maturaj semoj bezonas 180 ĝis 300 tagojn.[7]
La origina devenregiono de la gigantfabo estas la Karibaj insuloj kaj meza kaj suda Ameriko.[6] Nun ili estas kultivataj en multaj tropikaj kaj subtropikaj regionoj de Afriko kaj Azio. La gigantfabo povas kreski en diversaj klimatoj. Ĝi plej bone kreskas ĉe temperaturoj inter 14 kaj 28 °C. Ĝi povas esti kultivataj en tropikaj regionoj en altoj de ĉ. 1800 m. Post juneco la planto ankaŭ toleras semajnlongajn sekecojn pro la profundeco de la radikoj. La gigantfabo kreskas en klimatoj kun jaraj precipitaĵoj de 650 ĝis 4300 mm, la optimumo estas inter 900 ĝis 1200 mm. La planto toleras diversajn tropikajn grundojn. Plej bone ĝi kreskas ĉe pH 5 ĝis 6, sed ĝi ankaŭ toleras pli acidajn kaj pli alkalajn grundojn kun pH 4,5 ĝis 8,0.[3]
La unua priskribo okazis en 1753 sub la nomo Dolichos ensiformis fare de Carl von Linné en Species Plantarum, 2, paĝoj 725–726[12]. La novkombino al Canavalia ensiformis (L.) DC. okazis 1825 fare de DC. en Prodromus Systematis Naturalis Regni Vegetabilis, volumeno 2, paĝo. 404[13].[14] Pliaj Sinonimoj por Canavalia ensiformis (L.) DC. estas: Canavalia ensiformis var. albida DC., Canavalia ensiformis var. truncata RICKER, Canavalia gladiata (JACQ.) DC., Canavalia gladiata f. leucocarpa TAUB., Canavalia gladiata var. leucosperma VOIGT, Canavalia incurva (THUNB.) DC., Canavalia loureiroi G.DON, Dolichos acinaciformis JACQ., Dolichos ensiformis THUNB., Dolichos gladiatus JACQ., Dolichos pugioniformis RAEUSCH., Malocchia ensiformis (L.) SAVI.[14][6][1]
Komunaj nomoj en aliaj lingvoj:
En Okcidentafriko la planto havas reputacion de magiaj potencoj.[7]