Gimileo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipality of La Rioja (en) ![]() ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26221 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 120 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 30 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 33′ N, 2° 49′ U (mapo)42.549166666667-2.8225Koordinatoj: 42° 33′ N, 2° 49′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 478 m [+] | ||
Areo | 4 km² ( 400 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Gimileo [ĥimiLEo] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1] Ĝi limas norde kun la eŭska provinco Alavo.
Pri etimologio menciindas, ke la loknomo aperas dokumentita laŭ variaj mezepokaj citaĵoj kun diversa literumado kiel por ekzemplo: Semeligo kaj Chemelio.[2]
Je la enpovigo de la Burbonoj en Hispanio kun Filipo la 5-a, la termino de Rodezno (kun Ollauri kaj Gimileo) akiris sendependecon disde Briones, atingante propran municipon kaj municipan teritorion en 1712.
La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj de 1950-aj jaroj oni malaltiĝis el 140 loĝantoj ĝis 70; poste, en la 21a jarcento oni plialtiĝis pro enmigrado de eksterlandanoj, sed poste tio denove malaltiĝis. Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado.
Vizitindaĵo ĉefa estas preĝejo.