Giorgetto Giugiaro | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aŭgusto 1938 (86-jaraĝa) en Garessio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | fasonisto entreprenisto |
Verkoj | Juventus Stadium |
TTT | |
Retejo | http://www.italdesign.it/home |
Giorgio Giugiaro aŭ Giorgetto Giugiaro (naskiĝis la 7-an de aŭgusto 1938 en Garessio) estas itala industria dezajnisto. Liaj plej gravaj kreaĵoj inkludas la stil-difinajn dezajnoklasikaĵojn Lotus Esprit, Fiat Panda, Fiat Uno, Fiat Punto, Lancia Delta, VW Golf I kaj Audi 80 same kiel la Nikon F4 en la fotilindustrio.
Giugiaro estas konsiderita fare de multaj el siaj kolegoj - inkluzive de Bruno Sacco, Harm Lagaay, Ercole Spada kaj Tom Tjaarda - kiel la plej influa aŭtodizajnisto de la 20-a jarcento [1].
En 1999 Giugiaro estis nomita "Aŭtodizajnisto de la jarcento" kaj induktita en la Aŭtomobilan Halon de Famo en 2002 [2]. Li estis premiita la premion Compasso d'Oro por industria dezajna ses fojoj [3] kaj en 2013 li ricevis la Premion Antonio Feltrinelli.
Krom aŭtoj, Giugiaro desegnis fotilajn ujojn por Nikon, Navigation promenade de Porto Santo Stefano, en 1983 [4][5], la orgeno de la Katedralo de Laŭzano (konsistanta de preskaŭ 7000 tuboj) en 2003 [6] kaj evoluigis novan formon de pasto nomata "Marille". Li ankaŭ desegnis plurajn brakhorloĝaj modelojn por Seiko, plejparte konkurencaj kronografoח [7], tiel kiel oficeja meblo por la kompanio Okamura [8].