Giorgio Biandrata | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1515 en Saluzzo |
Morto | 5-an de majo 1588 en Alba Iulia |
Ŝtataneco | Grandprinclando Litovio ![]() |
Alma mater | Universitato de Pavio ![]() |
Okupo | |
Okupo | kuracisto ![]() |
Giorgio Biandrata, György Blandrata estis italdevena religireformisto, kuracisto en Pollando kaj Transilvanujo naskiĝinta en Saluzzo Piemont 1515 kaj mortinta en Gyulafehérvár la 5-an de majo 1588.
Giorgio Biandrata estis malliberigita pro liaj ideoj en Padovo de inkvizicio. Li fuĝis en Ĝenevon kaj aliĝis al Kalvino, poste en 1558 li loksidiĝis en Pollando. Pli poste li translokiĝis en Transilvanujon kaj li iĝis kortega kuracisto de reganto. Li disvastigis kune kun Ferenc Dávid la unitariismajn dogmojn, sed li estis pli modera ol Dávid kaj ili disiĝis.