Giorgio Perlasca | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de januaro 1910 en Komo |
Morto | 15-an de aŭgusto 1992 (82-jaraĝa) en Padovo |
Mortokialo | Korinfarkto ![]() |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio (1946–1992) Reĝlando Italio (1910–1946) ![]() |
Okupo | |
Okupo | ŝtata funkciulo filantropo ekonomikisto ![]() |
Giorgio PERLASCA (naskiĝis la 31-an de januaro 1910 en Komo, mortis la 15-an de aŭgusto 1992) – italo, kiu ŝajnigante hispanan ĝeneralan konsulon en Hungario vintre 1944 savis 5016 judojn minacitajn de holokaŭsto. Justulo inter la popoloj.
Periodo ĝis la dua mondmilito
Perlasca adoleskiĝis en Maserà di Padova apud Padovo. En la jaroj 20-aj de la 20-a jarcento iĝis adepto de itala faŝismo, batalis en Orientafriko dum la Dua ital-etiopa milito kaj en Hispana Enlanda Milito en la unuo Corpo Truppe Volontarie, kie dankeme ricevis de la generalo Francisco Franco dokumenton garantiantan protekton en hispanaj ambasadejoj. Kun paso de la tempo disreviĝis pri faŝismo, precipe pro ligoj kun Nacisocialisma Germana Laborista Partio kaj kontraŭjudaj leĝoj, enkondukitaj en 1938.