Giovanni Pascoli | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskonomo | Giovanni Agostino Placido Pascoli | |
Naskiĝo | 31-an de decembro 1855 en San Mauro Pascoli | |
Morto | 6-an de aprilo 1912 (56-jaraĝa) en Estadio Monumental U | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Hepata kancero vd | |
Tombo | Barga vd | |
Religio | ateismo vd | |
Lingvoj | latina • itala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Italio (1861–1912) vd | |
Alma mater | Universitato de Bolonjo vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Gefratoj | Maria Pascoli vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto tradukisto literaturkritikisto vd | |
Aktiva en | Italio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Giovanni PASCOLI (naskiĝis la 31-an de decembro 1855, mortis la 6-an de aprilo 1912) estis itala poeto kaj klasika studisto.
Li naskiĝis en vilaĝo San Mauro di Romagna, kie lia patro administris bienon de romaj princoj. La impresoj, la sugestoj de la kampara medio, de la naturo, kiujn li ricevis dum sia infaneco restos ĉiam vivaj en lia koro kaj influos lian poezion. La patro sendis lin sepjaran studi en religia kolegio en Urbino kaj li revenis al la kampara hejmo dum la libertempo. Li ankaŭ ofte partoprenis la latinlingvan konkurson Certamen poeticum Hoeufftianum.
Giovanni Pascoli naskiĝis la tago de San Silvestro de 1855 en San Mauro di Romagna (nuntempe San Mauro Pascoli honore al li) en provinco Forlì en ekonomie bonstata familio, kvara e dek filoj - du el ili mortis dum infanaĝo - de Ruggero Pascoli, administranto de la bieno La Torre de la familio de la princoj Torlonia, kaj de Caterina Vincenzi Alloccatelli. La 10a de aŭgusto 1867, kiam Giovanni ankoraŭ ne estis dekdujara, lia patro Ruggero estis murdita per fusilkuglo, pafita de nekonato, reveninte hejmen vespere al Cesena en kaleŝo.
Tiu tragika okazaĵo konsternis lin kaj stampis, en lian psikon, porĉiaman penson pri la neklarigebla tragika destino de la homo: kaj tio ankaŭ influos la temojn kaj la tonojn de lia poezio. Komenciĝis malfacilaj mizeraj jaroj por lia multnombra familio: la situacio pligraviĝis pro la morto de la patrino. Ricevinte stipendion, li, dudekjaraĝa, vizitadis la beletrajn kursojn ĉe la universitato de Bologna.
Post kelkaj jaroj mortis la plejaĝa frato, kiu mastrumis la familion; tio premis lin en mornan situacion: li forlasis la studojn, suferis mizeron kaj, pri ribela sento kontraŭ la maljustaĵojn, aliĝis al la unua Internacio. Okaze de protesta manifestacio li estis enkarcerigita; kiam, post kelkaj monatoj, li eliris el la karcero, li ne plu estis ribelulo, sed viro konscia pri la kruda homa destino kaj kredanta, ke nur valoras la pietato kaj la internacia frata solidareco.
Li sukcesis doktoriĝi pri itala literaturo kaj instruis en liceoj de pluraj urboj; en Castelvecchio di Barga (Toskanio), en kampara domon li trovis sian hejman rifuĝejon vivante kun la zorgema fratino Mariù. Li profesoris poste en universitatoj de Messina, Pisa, kaj fine de Bologna, kie li anstataŭis Carducci. Li mortis en 1912 en Bologna, kaj estis entombigita en Castelvecchio ĉe lia amata rifuĝejo.
Lia poezio antaŭanoncas la Dekadencismon de la poetoj de la dudeka jarcento: li esprimas en siaj versoj, per kvazaŭ infana naiveco, la miron pri la ĉeesto de arkana mistero en la homa vivo, en la naturo; li estis soleca poeto, kapabla senti kaj mirinde esprimi la etaĵojn de la mondo. Ritmoj novaj, onomatopeoj, kvazaŭ melodiaj agordoj kaj silentopaŭzoj estas en liaj versoj: per ili esprimiĝas intima muziko kongrua kun la enhavo. Lia poezia produktaĵo estas tre vasta; ankaŭ liaj latinlingvaj poemoj estas valoraj: fakte plurfoje li gajnis la unua premion en la amsterdamaj konkursoj de latina poezio.
El la latina Luigi Minnaja esperantistigis Thallusa; eld. 1969 Roma.
El la itala Nicolino Rossi tradukis Myricae (Mirikoj); versa esperantigo de la tuta poemaro; Edizioni EVA, 2012.
poeziaĵo: X AGOSTO | LA 10-A DE AŬGUSTO | LA DEKA DE AÙGUSTO | LA DEKAN DE AÙGUSTO |
---|---|---|---|
San Lorenzo, io lo so perché tanto di stelle per l’aria tranquilla arde e cade, perché si gran pianto nel concavo cielo sfavilla. Ritornava una rondine al tetto: l’uccisero: cadde tra i spini; ella aveva nel becco un insetto: la cena dei suoi rondinini. Ora è là, come in croce, che tende quel verme a quel cielo lontano; e il suo nido è nell’ombra, che attende, che pigola sempre più piano. Anche un uomo tornava al suo nido: l’uccisero: disse: Perdono; e restò negli aperti occhi un grido: portava due bambole in dono. Ora là, nella casa romita, lo aspettano, aspettano in vano: egli immobile, attonito, addita le bambole al cielo lontano. E tu, Cielo, dall’alto dei mondi sereni, infinito, immortale, oh! d’un pianto di stelle lo inondi quest’atomo opaco del Male! Giovanni Pascoli |
Sankta Laŭrento estis, mi ĝin sciis, ĉar tra l’ aer’ trankvila stel’ post stelo ekardis, falis, ĉar fajrere striis tiele granda ploro tra l’ ĉielo. Hirundo reen al tegmento venis. Murdita: inter dornojn ĝi defalis. En sia beko ĝi insetkton tenis, por manĝ’ per kiu idojn ĝi regalis. Jen, kvazaŭ krucumita, ĝi etendas ĉi tiun vermon al ĉielo fora. Kaj ĝia nest’ en ombro ĝin atendas kun ĉirpo pli kaj pli mallaŭte plora. Al sia nesto hom’ sur vojo estis. Murdita: “Mi pardonas”, li lastvortis. Kaj krio en okul’ senferma restis… Donace du pupetojn li alportis. Kaj tie, en la forlasita domo, oni atendas, vane lin atendas. Senmove, mirkonsterne tiu homo la pupojn al la fora ĉiel’ etendas. Kaj vi, ĉiel’, el alt’ serena de la senmortaj mondoj, de senfina fono, ho, nun inundas per plorado stela ĉi atometon ombran de l’ Malbono. Giovanni Pascoli, trad. Kàlmàn Kalocsay (el “Literatura mondo” julio 1935) |
Laŭrenc’ Sankta, mi scias kiale abunda stelar’ tra l’ aeroj arde falas, kaj ploras grandskale en kava ĉielo fajreroj. Sian neston hirundo revenis: sed falis sur dornojn, murdito: en la beko insekton ĝi tenis, la manĝon vesperan por ido. Krucumite ĝi tie etendas la vermon al fora ĉielo; ĝia nesto, en ombro, atendas kaj pepas pli ete, sen celo. Ankaŭ hom’ sian neston revenis: murdite, “Pardonon” li vortis; en malferma okul’ kri’ aperis: du pupojn por dono li portis. Oni tie, ĉe l’ domo, sopire atendas, atendas lin vane: al la fora ĉielo ŝtonmire la pupojn li montras permane. Vi ĉielo, en supro de l’ mondoj serenaj, senfina eterno, ho! inundu per stelaj plorondoj ĉi atomon malican en kerno! Giovanni Pascoli, |
Laŭrenc’ Sankta, mi scias ke gloro da steloj tra l’ aer-trankvilo arde falas, kaj ke tia ploro traarkas en ĉiel-scintilo. Reflugadis hirundo nest-plekton, murdite jen falis dornsplitojn: ĝi portadis enbeke insekton: la nutron por la hirundidoj. Tie ĝi krucumite etendas la vermon al la ĉielforo, ĝia nesto en ombro atendas per pli kaj pli febla pep-ploro. Ankaŭ viro la neston revenis: murdite li diris: Pardonon; kaj krion en okuloj retenis, du pupojn li portis por dono... Kaj nun tie la hejmo ermitas, atendas, atendas lin vane: li senmova, mirgapa alspitas la pupojn ĉielen, lontane. Vi, el plej altaj mondoj, profundas Ĉielo senfina, senmorta, ho! per ploroj de steloj inundas ĉi palan atomon mavportan! Giovanni Pascoli, trad. Nicolino Rossi |
(1) La 10an de aŭgusto 1867 estis pafile murdita la patro de la poeto, Ruggiero. Laŭtradicie, la 10an de aŭgusto dediĉita al Sankta Laŭrenco, oni admiras ĉiele intensigon de fajrantaj meteoritoj.