Giovanni della Casa

Giovanni della Casa
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1503 (1503-06-28)
en Mugello
Morto 14-an de novembro 1556 (1556-11-14) (53-jaraĝa)
en Romo
Tombo Romo Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj itala vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Florenco Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto
pastro
diplomato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giovanni della Casa (Florenco, 28-a de junio 1503 - Romo, 14-a de novembro 1556) estis itala poeto kaj pastro.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Li studis en Bolonjo, Florenco kaj Romo, patronita de Aleksandro Farnese, kiu konsilis lin ĉirkaŭ 1532 pastriĝi en Romo kiel kariero al plej alta vivostilo. Kiam Aleksandro Farnese papiĝis kun la nomo de Paŭlo la 3-a, tiu nomumis lin en 1544 arkiepiskopo de Benevento kaj nuncio en Venecio. Giovanni Della Casa enkondukis la tribunalon de la Inkvizicio en Veneto, zorgis pri la unuaj procezoj kontraŭ reformistoj, kaj en 1548 redaktis la liston de malpermesitaj libroj.

Post la morto de la papo, li retiriĝis al la abatejo de Nervesa, kie li imitis literaturon de Petrarko kaj Bocaccio. Eble lia maldeca poemo, Capitoli del forno, lia malproksimigo de la Medici, kaj la fakto ke la franca kortego deziris lian nomumon, malhelpis lian kardinaligon. Oni konsideras lin la unua persono kiu uzis la esprimon "ragion di Stato", nome "racio de ŝtato", fakte en ia Preĝo al Karolo la 5-a en 1549.[1]

Opere (verkoj), 1752
  • Il Galateo, 1558
  • Latina Monumenta, 1564
  • Ioannis Casae Carminum Liber, 1564
  1. De Mattei, Rodolfo, La 'Ragion di Stato' (Milano kaj Napolo: Riccardo Ricciardi), 1979