Giuseppe Valadier | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aprilo 1762 en Romo |
Morto | 1-an de februaro 1839 (76-jaraĝa) en Romo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato |
Familio | |
Patro | Luigi Valadier (en) |
Infano | Luigi Maria Valadier (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto arkeologo arthistoriisto urbanizisto |
Giuseppe VALADIER, (Romo, 14a de aprilo 1762 - Romo, 1 de februaro 1839) estis itala arkitekto, urbanizisto, arkeologo kaj oraĵisto. Li estis kun Giovanni Battista Piranesi la ĉefa eksponanto de la novklasikismo en la urbo Romo. Lia plej grava verko estis la rekonstruado de la placo Piazza del Popolo.
Valadier laboris ĉefe en Romo kaj en la Papa Ŝtato, sed la plej parto de liaj verkoj restis nur projektoj. Li estis nomumita architetto camerale de la Papa Ŝtato fare de Pio la 6-a en 1786.
Li estis instruisto en la akademio Accademia di San Luca kaj estis unu de la ĉefaj arkitektoj kiuj interesiĝis por arkeologio kaj la restaŭrado. Liaj plej famaj verkoj estis realigitaj dum la napoleona okupado, kiam li realigis la Piazza del Popolo de Romo.