Frostleviĝo estas la leviĝo de la subgrundo pro ekesto de glacio dum grundofrosto en frostsentiva grundo. La kialo ne estas la 9-procenta volumenaltiĝo de la frostiĝanta akvo. La vera kialo por la frostleviĝo estas, ke pro termodinamikaj procezoj lige kun kapilarefektoj, alilokiĝas la poroakvo de la grundo direkte al la frostofronto –do ordinare supren – kaj kolektiĝas ofte en formo de glacilensoj aŭ kamerglacio. Stephen Taber (1882–1963), direktoro de la Geologia Instituto de la Universitato de Sud-Karolino, pruvis tiun aserton. Li faris eksperimentojn ĉi-rilate ekde fino de la 1920-aj jaroj kaj povis pruvi, ke la frostleviĝo ankaŭ aperas en grundo al kiu li aldonas benzolon, do pere de substanco, kies volumeno reduktiĝas dum glaciigado.[1]
Se la frostfronto etendiĝas paralele al la grunda surfaco, tiu efekto ankaŭ povas efiki flanke, kio nomiĝas frostpuŝo. La glacio, kiu ekestas en la grundo dum frostleviĝo estas nomata segregacia glacio. Pro multfoja frostiĝo kaj degelado la frostleviĝo povas kaŭzi, ke eĉ grandaj objektoj, ekzemple ŝtonoj leviĝas ĝis la tera surfaco. Tiu efekto nomiĝas suprenfrostiĝado.
Favora por la frostleviĝo estas alta terakva nivelo, malpeza ŝarĝo, malrapida frostiĝo kaj frostsentiveco de la grundo.[2] Frostsentivaj grundoj havas multajn fajnajn porojn kaj altan permeableco.