Glatafolia pino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pinus leiophylla subsp. chihuahuana, Bird Rock, Chiricahua National Monument, Arizono
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Pinus leiophylla Schiede ex Schltdl. & Cham. | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La glatafolia pino [1] (Pinus leiophylla) [2][3][4][4] (en Meksiko, tlacocote kaj ocote chino), estas arbo kun arealo precipe en Meksiko, kun malvasta etendo en Usono en sudorienta Arizono kaj sudokcidenta Nov-Meksiko. La meksikana arealo etendas laŭlonge de Okcidenta Patrinmontaro kaj Suda Patrinmontaro ekde la subŝtato Ĉiuaŭo al Oaĥako, ekde nordaj latitudo de 29° al 17°, inter altitudoj de 1 600 kaj 3 000 metroj. Ĝi bezonas jarpluvon de 600 al 1000 mm, plejofte somere. Ĝi estas rezistema al vintraj frostoj.
La glatafolia pino kreskas ĝis alton de 20-30 metroj kaj ĝis trunkodiametron de 35–80 cm. La pingloj estas 3 al 5-ope faske aranĝataj kaj estas 5 al 10 cm longaj (malofte 15 cm). Ili kolore estas brile verdaj al flave verdaj. La strobiloj estas ovoformaj kaj 4–7 cm longaj; ili estiĝas sur 1–2 cm longa tigeto. Ili bezonas nekutime longdaŭran tempon, 30-32 monatojn, por maturiĝi : tiu estas pli ol jaro pli longdaŭra ol la plejmultaj aliaj pinospecioj. La arboŝelo estas griza-bruna, kaj fendoplena.
Estas du subspecioj (pritraktataj de iuj botanikistoj kiel diferencajn speciojn, de aliaj kiel nurajn variojn):
Tiu nearktisa specio ofte vegetas en miksaj arbareroj kun pluraj aliaj piniospecioj kaj/aŭ juniperoj, en Arizono plejofte kun Engelman-pino (Pinus Engelmannii) kaj Juniperus deppeana, sed ankaŭ troviĝas en unuspeciaj arbareroj. Ĝia vivejo estas sentema al arbara incendio, kaj la specio posedas iujn adaptaĵojn nekutimajn ĉe pinoj por lukti kontraŭ tio; se la arbokrono estas neniigata de fajro, la trunko, protektata de ties dika ŝelo, emisios novajn ŝosojn kiuj rekreskigos novan kronon. La solaj aliaj pinoj kiuj faras tion estas rigida pino (P. rigida) kaj kanaria pino (P. canariensis). Ĉar neniu el tiuj specioj estas speciale reciproke parenca, la adaptiĝo verŝajne sendepende estiĝis ĉe ĉiu specio, ekzemplo de konverĝa evoluo.
La ligno de glatafolia pino estas dura, densa kaj fortika. Ĝi estas uzata por konstruado, brulligno, kaj ŝpaloj. En Sud-Afriko kaj Kvinslando, vastaj areoj estas plantitaj helpe de tiu arbospecio. Ĝi estas komerce plantita en Kenjo, Malavio, Zimbabvo, Zambio je altaj altitudoj.