Glaŭko | |
---|---|
Originala nomo | Γλαῦκος |
Sekso | vira |
Familio | |
Patro | Polybus of Sicyon |
Patrino | Euboea |
Infanoj | Deiphobe |
Glaŭko | |
---|---|
mara dio de la helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Polybus of Sicyon |
Patrino | Euboea |
Infanoj | Deiphobe |
Glaŭko (helene Γλαῦκος) estis en la helena mitologio mara dio. Ankaŭ kelkaj aliaj mitaj kaj historiaj figuroj estis portantoj de tiu ĉi nomo.
Glaŭko estis molkora mara dio, filo de la dio Pozidono. Onidire li estis origine mortideva ŝipisto, kiu malkovris herbon, kiu redonis al la fiŝoj vivon Li gustumis ĝin ankaŭ kaj tiamaniere akiris senmortecon, sed per ĝia efiko anstataŭ manoj surkreskis al li naĝiloj kaj anstataŭ kruroj fiŝa vosto kaj li devis resti en maro. Li estis kapabla profeti kaj helpis al fiŝistoj trovi riĉajn fiŝkaptajn regionojn. Iam oni asertas, ke li konstruis mitan ŝipon Argon. Al la Argonaŭtoj li dumvoje helpis. Li ekamis belan Skilon, kiun pro tio la ĵaluza sorĉistino Kirko ĵetis en malfeliĉon. Ĉi tion oni povas legi en kelkaj ĉapitroj de Metamorfozoj de Ovidio.
Aludas lin Herodoto en sia Historio. Lidia reĝo Aliato onidire donacis al le delfa orakolejo grandan lutitan kruĉon, faritan de Glaŭko de Ĥio, kiu inventis lutadon de fero.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Glaukos en la ĉeĥa Vikipedio.