Gliptodonto | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Troveblo de fosilioj: Plejstoceno | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
FOSSIL
| ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Gliptodonto (latine Glyptodon) estas genro de antaŭ nelonge elmortintaj bestoj. Gliptodonoj estis grandaj (ĝis 1.5 metroj altaj kaj 3 metroj longaj) kaj vivis origine en Sudameriko kaj dum la lasta glaciepoko disvastiĝis ankaŭ en Nordameriko. Ili estiĝis dum plioceno antaŭ ĉirkaŭ 3'200'000 jaroj [1] kaj formortis dum komenco de holoceno antaŭ ĉirkaŭ 11'000 jaroj.
La besto estis herbovora, rinocerogranda. Ĝia kiraso povis havi la diametron de 2 m, la tuta besto longis 3-3,5 m. La fingroj finiĝis ne en ungegoj, sed en hufoj. La postaj kruroj estis pli forte evoluintaj ol la antaŭaj, kiuj apenaŭ portis pezon. La kiraso konsistis el ostotabuletoj, multangulaj. La kiraso ne estis zonodividita, kiel la kiraso de la hodiaŭaj dazipoj, tiel ke la besto ne povis buliĝi por defendi la ventroparton. La 'charrúa'-indiĝenoj de Sudameriko uzis la kirason kiel tegmenton.