La vorto Gloria estas (kiel Gloria, „gloro“) ofta vorto en la latina biblio kaj en la liturgio de la latina eklezio, troviĝas tamen ankaŭ en la liturgio de la evangela diservo (plejofte kiel traduko de la hebrea kabod kaj greka doxa, rusa slawa). La gloro estas tie unu el la atributo de Dio (en la signifo de „grandiozeco“), kiu posedas ĝin, de kiu ĝi eliras kaj al kiu ĝi decas. Al homoj laŭsence ĝi ne decas (soli deo gloria - „Nur al Dio la gloro!“). La vorto ankaŭ estas uzata kiel mallongigo por la himno Gloria in excelsis deo (gloro estu por Dio en la alteco), kiu estas ero de la romkatolika liturgio
En la historio pri la naskiĝo de Jesuo (Luko 2) estas rakontita, ke la anĝeloj, post kiam ili heroldis al la paŝtistoj sur la kampo la mesaĝon pri la novnaskiĝinta mesio, kune gloris Dion.
La vortoj, kiujn la vulgato redonas en la latina lingvo, estas:
En aliaj latinaj versioj la verso tekstas jene:
Ĉe la lasta versio oni kunaŭskultas psalmon 148, 1, kiu en la latina versio invitas:
En la germanlingva Zurika bibliotraduko la verso tekstas jene:
Ĉar tiu ĉi gloro eliras de la anĝeloj kaj de la ĉielaj ĥoroj, oni ankaŭ nomas tiujn ĉi liniojn el la Luka evangelio "Hymnus angelicus", do "Anĝela laŭdkanto" aŭ "anĝelohimno".
Tiun ĉi latinajn vortojn bibliajn el la evangelio laŭ Luko oni starigis antaŭ ŝatatan malnovkristana himno por savi ĝin de la verdikto de la koncilio de Laodikaia (inter 341 kaj 380), kiu malpermesis ĉiujn memfaritajn himnojn (Psalmi idiotici). La greka teksto troviĝas en la Kodekso Alexandrinus de la NT (5-a jarcento) kaj havis sian lokon en la (Matena laŭdo), kiel ankoraŭ hodiaŭ de la bizanca liturgio. La plej malnova formo en la latina troviĝas en la antifonaro de Bangor el la 7-a jarcento. En la tiama la gloria entenas nur malmultajn variigojn de la ĉitempe uzata teksto; ekz. la Sankta Spirito estis nomata tuj post la tekstloko Domine Fili unigenite, Iesu Christe kaj ne je la fino. La hodiaŭa versio estis uzata plej malfrue en la 9-a jarcento. Eble la versio originas de la S-ta Hilaro, kiel kelkfoje indikite dum la mezepoko.
En la frua kristaneco la Gloria komence ne estis fiksa ero de la sankta meso. La himno estis parto de nur konkretaj liturgioj kiel ekz. la papomeso. Poste ĝi iĝis parto de episkopomesoj – episkopojn oni rigardis pro iliaj pli altaj ordinoj kiel pli similaj al anĝeloj, kaj pro tio ili ili rajtis kanti la anĝelkanton. Ili turniĝis por tio al la popolo, kaj post la himno al la altaro. Ĝis la 12-a jarcento simplaj sacerdoto tamen rajtis kanti la himnon nur je pasko kaj je la tago de siaj ordinadoj.
Post la Liber Pontificalis papo Telesphorus enigis la Gloria-n kiel fiksan eron en la meson. Tio ŝajnas esti tre frua datigo; tamen oni povas konkludi el tio, ke ĝi jam estis fiksa ero de la liturgio de la okcidenta kristanoj plej malfrue ĝis 530, kiam ekestis la Liber Pontificalis. Post la Liber Pontificalis la uzo de la Gloria por dimanĉoj kaj martirfestoj estis permesita far’de papo Simako komence de la 6-a jarcento.
Tamen laŭ postlasita raporto de la abato Berno von Reichenau pastroj ankoraŭ en la 11-a jarcento demandis, kial ili rajtas kanti la Gloria-n nur je kristnasko. Plej malfrue je la fino de tiu ĉi jarcento ĝi estus fiksa ero de la ordinariumo, kiun poste fiksis papo Pio la 5-a distanciĝante de sekulara, antaŭ ĉio imperiestra „gloro“.
La Gloria apartenas ekde tiam al la ordinariumo (la ĉiam samaj tekstoj) de la meso, kaj multaj komponistoj el ĉiuj epokoj muzikigis ĝin. En la katolika eklezio oni kantas ĝin kutime nur je dimanĉoj kaj festotagoj ekster la advento kaj karesmo. La Sanktan Ĵaŭdon ĝi eksonas solene kaj estas reaŭskultebla en la Antaŭpaska Vespero. Laŭtradicie la komunuma kantado inter tiuj ambaŭ gloriae ne estas akompanata nek de instrumentoj nek de la sonoriloj. En la oktavsemajnoj (pasko kaj kristnasko) la gloria estas kantata ĉiun tagon.
Per la sama vorto komencas la t.n. malgranda aŭ trinita Doksologio, kiu originas el la 4-a jarcento kaj finiĝas en la liturgio de la horoj ĉiun psalmon kaj ĉiun kantikon (lat./ger.):
Ankaŭ tiun ĉi oni ofte muzikigis kadre de magnifikato- kaj psalm-komponaĵoj (vd. vespro).
la plejmultaj muzikigoj de la gloria estas parto de kompleta meso, konsista el Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus kaj Agnus Dei En kelkaj kazoj oni komponis la Gloria-n kiel memstara peco..
En la evangela liturgio kutime ekzistas rekta nacilingva traduko de la Gloria, sed oni pli kaj pli anstataŭas tiun per nacilingvajn kantojn, kiuj rekte rilatas al la enhavo de la himno sen esti ĝia rekta traduko.