Gofraĵo aŭ brulmarko servas al markado de ĉevaloj kaj bovoj. Dum antaŭaj jarcentoj ankaŭ homoj estas gofritaj: sklavoj en la antikvo kaj sklavoj en Ameriko; oni gofris ankaŭ krimulojn kiel korpa puno ĝis en la 19a jarcento.
Per gofraĵo oni signas ankaŭ lignon kaj lignajn varojn.
Ĉe la nuntempa bredadgofraĵo oni gofras per ardanta fero (arda gofrado) la gofraĵon. La formado de la citra histo zorgas por tio, ke la gofrado estu daŭre videbla. Alternative ekzistas ankaŭ la malvarmgofrado kun per likva nitrogeno malvarmigita fero je ĉirkaŭ −80 °C. Tiu signo detruas la superajn haŭttavolojn kun la pigmentajn ĉelojn (melanocitoj). Tial je tiu loko povas kreskiĝi nur blanka felo, kaj la gofrado estas longdaŭra videbla.