Golfeto de Douarnenez | ||||
---|---|---|---|---|
golfo | ||||
Landoj | ![]() | |||
Subŝtatoj | Finistère | |||
Speco | Golfo | |||
Loko | Atlantiko | |||
Koordinatoj | 48° 5′ 46″ N, 4° 19′ 57″ U (mapo)48.095977-4.332556Koordinatoj: 48° 5′ 46″ N, 4° 19′ 57″ U (mapo) | |||
| ||||
La golfeto de Douarnenez estas golfeto okcidente de Francio, en la departemento Finistère de la regiono Bretonio.
Tiu golfeto situas inter la duoninsulo Crozon norde, kaj kabo Sizun sude, kaj aspektas kiel duonronda baseno larĝa je pli ol 16 kilometroj kaj enbordiĝa je 20 kilometroj.
Kvankam duone fermita okcidente per la Kabo de la Kaprino, ĝi ankoraŭ malfermiĝas flanke de Maro de Iroise laŭ 9-kilometra larĝo. Tiu marbordo rapide retroiras pro la agado de la mara erozio, precipe okaze de fortaj ŝtormoj, kiuj koincidas kun la grandaj tajdoj, ĉar ŝi vipe ricevas la okcidentajn ventojn. Tiu marbordo ofertas neniun naturan ŝirmejon por utili kiel haveno inter Telgruc-sur-Mer kaj Douarnenez. Sud-oriente troviĝas la sardinhaveno de Douarnenez, kiu donis al ĝi sian nomon, sola iomgranda loĝantarejo situanta sur ĝiaj bordoj. La marbana stacio de Morgat situas norde ĉe la duonisulo de Crozon.
Saladkuvoj troviĝas laŭlonge de la golfeto de Douarnenez (17 identigitaj lokoj, el kiuj la estuaro (bretonlingve Aber) en Crozon, Le Caon en Telgruc-sur-Mer, Porz-ar-Vag en Plomodiern, Tréfeuntec en Plonévez-Porzay, Plomarc'h-Pella en Douarnenez[1], Kerandraon en Poullan-sur-Mer,...) same kiel la estuaroj de la proksimaj marbordaj riveretoj (Odet, Goyen, Blavet). Tiu konstruaĵetoj estas ŝmiritaj per ruĝa mortero, tiaj pli multnombraj kaj vastaj amase troviĝas laŭborde de Mediteraneo. Tiuj saladkuvoj, ĝenerale konstruitaj fine de la 1-a postkrista jc, utilis por produkti diversajn nutraĵojn per fiŝo : salaĵoj; garumo[2]…
Restaĵoj de strukturoj ligitaj al tiuj saladkuvoj estis trovitaj proksime: restaĵoj de nefirma aŭ sezona loĝejaro, hipokaŭstoj, romia vilao kaj termoj apud la plaĝo de Ris.
Legendo asertas ke la unua kapelo estis konstruita en la tempo de sankta Gvenoleo. La nuna kapelo datiĝas de 1864 kaj estas fama pilgrimejo: ĉiujare, la eta pardonceremonio okazas fine de julio kaj precipe la granda pardonceremonio en la lasta semajnfino de aŭgusto.
Morgat kaj Douarnenez (laŭ la direkto de la ventoj) estas ankaŭ havenoj-rifuĝejoj por la endanĝeraj ŝipoj aŭ kiuj deziras ŝirmi sin kontraŭ la malbona vetero.
Okazis pluraj akcidentoj kaj katastrofoj estis ĝustatempe evititaj. La 27-an de februaro 2004, la turka kargoŝipo Kaptan Aslan Fatoglu koliziis nokte je 11 knotoj al la piedo de la lumturo de Millier antaŭ ol surbordiĝi[3].
Kvankam vente batata kaj irata de marfluoj, kiuj ebligas akvorenovigon, tiu golfeto estas aparte fermita kaj do malimuna al la fenomenoj de plantoziĝo aŭ de superplantoziĝo, al la naftoverŝoj kaj al la akumuliĝo de poluantoj ne aŭ nur iomete putraj.
Post forta malkresko de la loĝantaroj de sardinoj, kiuj malnovtempe ebligis la disvolviĝon de la haveno de Douarnenez, kaj kiuj provizis laboron al miloj da personoj en la konservaĵindustrio, la golfeto spektis disvolviĝon de turismo. La turismaj aranĝoj ne estas senkonsekvencaj por la golfeto (konstruado de dua kaj poste de tria haveno en Crozon-Morgat, kun modifo de la marfluoj kaj sablokovrado de la golfeto de morgat kaj sabloperdo flanke de Crozon, malapero kaj malprogreso de la zoostera herbejo, malkresko de la krabloĝantaroj kaj palinurloĝantaroj en Morgaz, dum la areo urbiĝis, malapero de la salmoresumpreniroj, poste de la junaj angiloj, ktp.
Ĉar koncernata per forta kresko de la fenomeno de verda tajdo [4], kies purigkostoj gravas por la komunumoj (kiuj, kiel ekzemplo, devis pluki dum la turisma somera sezono en 1998 9.836 m3 da ulvoj, tio estis 2,2 oble pli ol la 4.475 m3 de 1997 - por kompari, la tuto de la ulvoj plukitaj en Bretonio en 1998 estis taksita je 51.200 m3), la golefto de Douarnenez estis esplorata de IFREMER kaj de CEVA, aldone al serio da aliaj lokoj, kiuj estis observataj pri svarmiĝo de ulvoj.
Ĉe la bordo estas malnovaj fuortoj, el kiuj tiu de Morgat.
Pro sia konfiguro kaj proksimeco de la haveno de Brest, la golfeto ofte utilis por militaj ekzercoj kaj tie estas laŭ raporto de OSPAR mergita municideponejo[5].
La golfeto ankaŭ ŝirmas plurajn vrakojn, inter ili estas militŝipo, dronigita dum ekzerco kaj aviadilo.
En tiu golfeto, la urbo Ys estus enabismigita laŭ fama legendo.