Golfo Spencer | ||||
---|---|---|---|---|
golfeto [+] | ||||
Akvejo | Suda oceano | |||
Koordinatoj | 34° 25′ 0″ S, 136° 45′ 0″ O (mapo)-34.416666666667136.75Koordinatoj: 34° 25′ 0″ S, 136° 45′ 0″ O (mapo) | |||
Longo | 322 km (200 mi) | |||
Larĝo | 129 km (80 mi) | |||
|
||||
Golfo Spencer | ||||
Vikimedia Komunejo: Spencer Gulf [+] | ||||
La Golfo Spencer estas la plej okcidenta el du grandaj akvareoj en la suda marbordo de Aŭstralio, en la subŝtato Suda Aŭstralio, ĉe la Granda Aŭstralia Golfeto. Tiu Golfo estas 322 km longa kaj 129 km larĝa ĉe sia elfluo. La okcidenta bordo de la Golfo estas la Duoninsulo Eyre, dum la orienta estas la Duoninsulo Yorke, kiu separas ĝin el la pli malgranda Golfo Sankta Vincento. Ties enirejo estis difinita de Matthew Flinders kiel linio el Kabo Katastrofo ĉe la Duoninsulo Eyre al la Kabo Spencer ĉe la Duoninsulo Yorke.[1]
La plej grandaj urboj ĉe la golfo estas Port Lincoln, Whyalla, Port Pirie, kaj Port Augusta.
34° 25′ S 136° 45′ O / 34.417 °S, 136.750 °O (mapo)