Gottfried von Einem | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de januaro 1918 en Berno |
Morto | 12-an de julio 1996 (78-jaraĝa) en Maissau |
Tombo | tombejo Hietzing en Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Familio | |
Patro | William von Einem (en) |
Patrino | Gerta Riess von Scheurnschloss (en) |
Edz(in)o | Lotte Ingrisch |
Okupo | |
Okupo | komponisto de klasika muziko libretisto universitata instruisto komponisto |
Gottfried von EINEM (naskiĝinta la 24-an de januaro 1918 en Berno, mortinta la 12-an de julio 1996 en Maissau-Oberdürnbach) estis aŭstra komponisto. Lia dua edzino estis ekde 1966 la verkistino Lotte Ingrisch.
Estante filo de armeataŝeo li frekventis inter 1928 kaj 1937 gimnaziojn en Plön kaj Ratzeburg. Sekvis lingvopliperfektigrestado en Britio. Inter 1941 kaj 1943 von Einem studis komponadon ĉe Boris Blacher en Berlino kaj en 1945 kontrapunkto-regadon ĉe Johann Nepomuk David en Salzburg. Inter 1938 kaj 1943 von Einem estis provluda akompanpianisto ĉe Ŝtata Operejo Unter den Linden en Berlino kaj astistanto ĉe Festivalo de Bayreuth. En 1944 deĵoris li konsilante la direktoron de Semper-Operejo je Dresdeno.
Postmilite li havis ekde 1946 konsilistan kaj estran funkciojn ĉe Viena Koncertodomo, ĉe Festivalo de Salcburgo kaj ĉe Wiener Festwochen en Vieno. Li orde profesoris inter 1963 kaj 1972 pri komponado ĉe la viena Altlernejo pri muziko kaj bildaj artoj. Inter 1964 kaj 1971 li dramaturgis ĉe Ŝtata Operejo de Vieno.
Li prezidantis ĉe la kopirajta kolektivo AKM inter 1965 kaj 1970 kaj inter 1986 kaj 1995 ĉe Alban-Berg-fondaĵo.
Li furoris internacie en 1947 per la premiero de sia opero Dantons Tod okaze de la Festivalo de Salcburgo. Tamen lia muziko neniam forlasis la limojn de tonaleco imitante antaŭromantikajn formojn. En Aŭstrio li nombriĝis al la malmulto de popularaj modernaj komponistoj.
Li postmorte honoritis justulo inter la popoloj por esti savinta dum la nazia tempo la muzikiston Konrad Latte.[1]
baletoj
operoj
orkestraĵoj
ĉambra muziko
prilaboraĵoj