Gouzon | |
---|---|
komunumo en Francio (1972–) vd | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | Jarnages |
INSEE kodo | 23093 [+] |
Poŝtkodo | 23230 |
Kodo laŭ INSEE | 23093 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Cyril Victor 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 1 381 (1 999) |
Loĝdenso | 27 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°11′33″N 2°14′22″O / 46.1925°N, 2.23944°O (mapo) Koordinatoj: 46°11′33″N 2°14′22″O / 46.1925°N, 2.23944°O (mapo) |
Alto | 366 m - 476 m |
Areo | 50,03 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 11′ 33″ Nordo 2° 14′ 22″ Oriento / 46.1925 °N, 2.23944444444 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Gouzon [+] | |
Gouzon estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 1381 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Gouzon etendiĝas sur 50,03 km², kaj havis 1381 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 27 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Gouzon situas je alteco de 476 metroj.
Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Gouzon apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Cyril Victor, kiu do fariĝis la loka urbestro.
La preĝejo de Gouzon datiĝas de la 13-a jarcento.
En Gouzon estas produktata loka fromaĝo. La firmao "Les Comtes de la Marche", kies sidejo situas en Gouzon, produktas kukojn.
Gouzon apartenas al la kantono de Jarnages, kies ĉefurbo estas Jarnages. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.