Govind Vinayak Karandikar | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1918 en Devgad taluka | ||||
Morto | 14-an de marto 2010 (91-jaraĝa) en Mumbajo | ||||
Lingvoj | marata vd | ||||
Ŝtataneco | Barato (1950–) Dominio de Barato (1947–1950) Brita Raĝo (–1947) ![]() | ||||
Alma mater | Rajaram College (en) ![]() Gangadhar National Award (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto poeto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vaste konata per la karesnomo "Vinda", Govind Vinayak KARANDIKAR [गोविंद विनायक करंदीकर] (naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1918 en Ghalavan, Maharaŝtro, Barato) estas "eble la plej eksperimenta, kaj plej kompleta el la modernaj marathaj poetoj" laŭ la juĝintoj de la premio Gjanpith — la plej prestiĝa beletra premio de la barata registaro — kiun li gajnis por la jaro 2003.
Forte influita de la marksismo, "Vinda" verkis multajn poemarojn, komencante per la poemaro Svedaganga (La Gango de la Ŝvito, 1949). Li ankaŭ verkis plurajn poemarojn por infanoj.
Vinda ankaŭ estas konata tradukisto. Lia verkaro inkluzivas la marathigon de Poetiko (1957) de Aristotelo; kaj la dramojn Faŭsto I (1965) de Goeto; kaj La Reĝo Lear (1974) de Ŝekspiro.