Gołdap | |||||
Blazono | |||||
urbo • limurbo • kuracloko | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Genitivo de la nomo | Gołdapi | ||||
Provinco | Varmio-Mazurio | ||||
Distrikto | Distrikto Gołdapski | ||||
Komunumo | Komunumo Gołdap | ||||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||||
Urborajtoj | 1573 | ||||
Koordinatoj | 54° 19′ N, 22° 19′ O (mapo)54.31611111111122.309444444444Koordinatoj: 54° 19′ N, 22° 19′ O (mapo) | ||||
Areo | 17,2 km² | ||||
Loĝantaro | 15600 (en 2007) | ||||
Loĝdenso | 802,5 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 19-500 | ||||
Telefona antaŭkodo | 87 | ||||
Aŭtokodo | NGO | ||||
TERYT | 6283718034 | ||||
Estro | Tomasz Rafał Luto | ||||
Titolo de estro | Urbestro | ||||
Adreso de estraro | pl. Zwycięstwa 14 | ||||
Poŝtkodo de estraro | 19-500 | ||||
Telefono de estraro | +48 87-615-60-00 | ||||
Fakso de estraro | +48 87-615-08-00 | ||||
Poŝto de estraro | sekretariat@goldap.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | Grekio: Ano Syros Israelo: Givat Ŝmuel Rusio: Gusev Germanio: Stade Litovio: Šakiai | ||||
Komunuma retejo | http://www.goldap.pl/ | ||||
Gołdap estas urbo en la administra provinco (historie vojevodio) Varmio-Mazurio en Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Gołdap. Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio: La urba nomo ĝis tiam estis Goldap. La nomo ne rilatas al la germana vorto "Gold" (oro), sed origine la setlejo estis loĝata de la balta popoloj praprusoj kaj en la praprusa lingvo nomiĝis Geldape ("vala rivero", komparu litove "gelda", kuvo kaj "upė", rivero). En 2021 en la urbo vivis 13 378 loĝantoj.
La nomo de la urbo Gołdap (Goldap) devenas de la praprusa lingvo. Vorto „galdo” signifas valo, kaj „ape” signifas rivero, sume signifas: rivero fluanta en valo. Antaŭ la apero de la urbo, en tiu lando loĝis gento nomata jatvingoj (germane: Jatwinger) kaj germanaj kavaliroj de la Teŭtona Ordeno nomis ilin sudovoj (german: Sudauer). Krome la praprusoj vivis tie galindoj (germane: Galinder) – la balta gento, kaj natangoj (germane: Natangen) – la praprusa gentoj. Jam en la 2a jc p.K. pri sudovoj menciis aleksandria geografo Klaŭdo Ptolemeo (100 p.K.-168 p.K.). Dum la unua jarmilo de nia erao, povas esti ke jatvingoj, kiel aliancano ĝermanaj gotoj kaj valandoj, ili kune bataladis kun Roma Imperio. Tamen ĝis hodiaŭ oni science ne pruvis la tezon. Jatvingoj estis la formortinta en la 14a jc la balta gento, la proksimaj parencoj de praprusoj kaj litovoj. Foje oni nomis ilin la praprusoj. Komence ili loĝis sur la terenoj kiuj nun grandparte estas sur la terenoj de nord-orienta Pollando.
Bibliografio: