Grace Blakeley | |
---|---|
Ekonomikisto, aŭtoro | |
Persona informo | |
Naskiĝo | [[ ]] [[ ]] en [[]], Britio |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Londono |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Kolegio Sankta Antonio Kolegio Sankta Petro Lord Wandsworth College (en) Sixth Form College, Farnborough (en) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto politika komentisto esplor-instruisto publikigisto kolumnisto |
TTT | |
Retejo | https://graceblakeley.co.uk/ |
Grace BLAKELEY estas brita aŭtoro, komentisto kaj ekonomikisto ĉe la Instituto por Publika Politika Esploro (IPPR). Ŝi estis nomumita kiel ekonomika raportisto ĉe The New Statesman (angla vikipedio) en januaro 2019.[1] Ŝi estas demokrata socialisto, membro de la Laborista Partio kaj ĉeestas en la Nacia Politika Forumo de la partio.[2][3]
Blakeley aperis en la britia televido kiel komentisto pri politiko kaj ekonomiko. Ŝi subtenas la Verdan Novan Interkonsenton (Green New Deal - en) kaj por Britio kaj je internacia nivelo.[4] La Verda Nova Interkonsento ('Green New Deal' - GND) estas la nomo de multaj proponitaj ekonomiaj programoj en Usono, kiuj enfokusigas ekonomian malegalecon kaj klimatan ŝanĝon. Ĝi estas nomata laŭ la programo New Deal de Franklin D. Roosevelt inter 1933 kaj 1936[5].
La unua libro de Blakeley,"Stolen: How to Save the World from Financialisation" (Ŝtelita: kiel savi la mondon de financiiĝo", estis eldonita la 10-an de septembro 2019.[6] Ĝi ricevis kaj pozitivajn kaj negativajn recenzojn.[7][8] Ŝi opinias ke post la financa krizo de 2008, kiu kreis grandegan malegalecon, ni "nur povas trakti kreskantajn ŝuldojn, malkreskantajn salajrojn, produktivecon kaj tutmondan varmiĝon se ni kontraŭbatalas la financan kapitalon”[9].
(angla) Grace Blakeley | IPPR Arkivigite je 2019-05-17 per la retarkivo Wayback Machine