Gracia abio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Foliaro, ekde supro
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Abies amabilis (Douglas ex Loudon) Douglas ex J. Forbes, 1839 | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Arealo
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La gracia abio (Abies amabilis) estas abio, hejma je la Pacifika Nordokcidento de Nordameriko. Ĝi troviĝas en la Pacifikaj Marbordaj Montaroj kaj Kaskada Montaro ekde la ekstrema sudoriento de Alasko, tra okcidenta Brita Kolumbio, Vaŝingtonio kaj Oregono, ĝis la ekstrema nordokcidento de Kalifornio [2]. Ĝi vegetas je altitudoj ekde marnivelo ĝis 1 500 m en la nordo de la arealo, kaj inter 1 000-2 300 m en la sudo de la arealo, ĉiam en la Pacifikaj moderaj pluvarbaroj kun relative alta precipitaĵo kaj malvarmetaj, humidaj someroj. Komunaj asociataj arboj estas Menzies-pseŭdocugo kaj kalifornia kastaneo ( Aesculus californica ) [3].
Ĝi estas granda ĉiamverda pinofita arbo altante ĝis 30–45 m ( escepte 72 m )[4] kaj kun trunka diametro ĝis 1,2 m ( escepte 2,3 m ). La arboŝelo ce pli junaj arboj estas hele griza, maldika kaj kovrita de rezinaj vezikoj. Ce pli maljunaj arboj, ĝi malheligas kaj disvolvigas skvamojn kaj sulkojn. La folioj estas pinglecaj, platigitaj, 2-4,5 cm longaj, 2 mm largaj, kaj 0,5 mm dikaj, supre nebrile malhele verdaj, kaj kun du blankaj stomaj strioj malsupre, kaj iomete nocitaj je la pinto [5]. La folia aranĝo estas spirala sur la soso, sed kun ĉiu folio varie turnigita je la bazo tiel ke ili estas plataj je ĉiu flanko kaj supre de la ŝoso, kun neniaj malsupre. La ŝosoj estas oranĝkolore-ruĝaj kun dense velura haraĵo. La strobiloj longas 9–17 cm kaj larĝas 4 - 6 cm. Ili estas malhele purpuraj antaŭ maturiĝo; la skvamaj brakteo mallongas, kaj estas kaŝitaj en la fermata strobilo. La flugiligitaj semoj estas liberigitaj kiam la strobiloj disfalas je matureco ĉirkaŭ 6–7 monatoj post polenado.
Tiu nearktisa specio estas intense parenca al Maries-abio (A. mariesii) el Japanujo, kiu estas diferenca per ĝiaj iomete pli mallongaj folioj (1,5-2,5 cm) kaj pli malgrandaj strobiloj (5–11 cm longaj).
La ligno estas mola kaj ne tre forta; ĝi estas uzata por fabrikado de papero, enpakadaj kestoj kaj diversaj malmultekostaj konstruaĵoj. La foliaro havas allogan aromon, kaj kelkfoje servas kiel kristnaska ornamaĵo, inkluzive de kristnaskarboj.
Gi ankaŭ estas plantita kiel ornama arbo en grandaj ĝardenoj, kvankam sia postulaĵo por malvarmetaj, humidaj someroj limigas la areojn kie ĝi prosperas; sukcesa kreskado fore de sia hejma arealo estas limigita al areoj kiaj okcidenta Skotujo kaj suda Nova Zelando.