La Graflando Kiburgo estis administra distrikto sur la teritorio de la hodiaŭa Kantono Zuriko.
La graflando estiĝis en la 11-a jarcento per edziĝo de Adelheid, la lasta filino de Adalberto la 2-a, la lasta sinjoro de Vinterturo kun Hartmann la 1-a de Dillingen, kiu donis ekde tiam al sia familio la nomon de Kiburgo laŭ la nomo de la nova bazkastelo. (→Grafoj de Kiburgo).
La bienposedaĵo de la Kiburgoj enhavis en la unua tempo la bienojn de la Zurika Oberlando ĝis al la rivero Turo, kio kongruas proksimume kun la hodiaŭa distrikto distrikto Vinterturo.
Duko Frederiko la 4-a (Tirolo), reganto de la habsburgoj antaŭlandoj garantidonis la Graflandon Kiburgo en la jaro 1424 pro monproblemoj al la urbo Zuriko. La habsburga imperiestro Frederiko la 3-a subtenis Zurikon en la lukto pro la heredaĵo de la Togenburgoj dum la Malnova Zurika Milito kaj tial rericevis la plej grandan parton de la Graflando Kiburgo en la jaro 1442. Sed jam en la jaro 1452 la Habsburgoj devis definitive vendi la Graflandon al la urbo Zuriko. Zuriko nun integris la Graflandon en sian regejon kiel voktdistrikto kaj la Kastelo Kiburgo fariĝis la sidejo de kamparaj voktoj. Ne al la voktejo apartenis la urbo Vinterturo, kiun la zurikanoj povis akiri nur en la jaro 1467 kaj poste devis regi kun la specialstato de municipurbo.
En la jaro 1798 la graflando estis dissolvita kiel administra unuo kadre de la Helveta Revolucio post la enmarŝo de la francaj trupoj sub Napoleono.