Graham Linehan

Graham Linehan
Graham Linehan (maldekstre) kun Jon Ronson en la televida programo TAM (angle The amazing meeting, la surpriziga renkonto) en Londono 2010
Graham Linehan (maldekstre) kun Jon Ronson
en la televida programo TAM (angle The amazing meeting, la surpriziga renkonto) en Londono 2010
Persona informo
Naskiĝo la  22-an de majo 1968(nun 1968-05-22) (do nun 56-jara)
en en Dublino, Irlando
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Irlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Catholic University School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Helen Serafinowicz (en) Traduki (–2021) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Wendy Linehan (en) Traduki, Henry Linehan (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Peter Serafinowicz (en) Traduki (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
filmaktoro
komikisto
televida reĝisoro
scenaristo
aktoro
anti-transgender activist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Graham Linehan (prononco [lɪnəhæn]; naskiĝis la 22-an de majo 1968, do nun 56-jara) estas irlanda televida scenaristo, aktoro, komikisto kaj reĝisoro, kiu, ofte kun Arthur Mathews, verkis aŭ kunverkis la scenarojn de pluraj popularaj televidaj komedioj. Li estas plej konata pro sia partopreno en la programoj Father Ted, Black Books kaj The IT Crowd.

Persona vivo

[redakti | redakti fonton]

Linehan ĉeestis la lernejon Plunketts School en Whitehall, kvartalo de la irlanda ĉefurbo Dublino, sekvita de la Katolika Universitata Lernejo, katolika gimnazio por knaboj situanta en la sudo de centra Dublino. Poste li iĝis ĵurnalisto de la primuzika kaj pripolitika magazino Hot Press en Dublino. En la magazino li redaktis propran kolumnon, ĝis li translokiĝis de Dublino al Londono kaj pli koncentriĝis pri verkado de scenaroj por televidaj programoj. Lia edzino Helen estas la fratino de la brita aktoro kaj komikiisto Peter Serafinowicz.